Rhede

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rhede
Blazono
Rhede (Germanio)
Rhede (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Borken
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 28 72
Poŝtkodo 46414
Aŭtomobila kodo BOR
Oficiala Municipokodo 05554048
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Lothar Mittag
Partio de komunumestro Grüne
Adreso de la administrejo Rathausplatz 9
Demografio
Loĝantaro 19595 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 50′ N, 6° 42′ O (mapo)51.8333333333336.7005555555556Koordinatoj: 51° 50′ N, 6° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 32 m
Areo 78,65 km²
Oficiala retejo https://www.rhede.de/
vdr
rigardo sur Rhede kun Gudula-preĝejo
Kastelo Rhede
La rojo Rheder Bach

Rhede estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Borken de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj apartenas al la distriktaro Monastero. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 19 595 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Rhede estas baza centro, situanta en la sudokcidenta parto de la distrikto Borken, parte limiĝanta kun la nederlanda landlimo. Rhede ne nur situas en la okcidenta Monastera Lando, sed ankaŭ en la limtransira regiono Hamaland. Tra Rhede fluas la rivereto Bocholter Aa.

La urbocentro situas je nivelo de ĉ. 30 ĝis 32 metroj super NN. La plej supra punkto kun 51 metroj situas en la ekstrema sudo, la plej malsupra punkto kun 26 m en la okcidento je la transiro de la urboteritorio al Bocholt.

Naturpejzaĝo[redakti | redakti fonton]

La tuta teritorio de la urbo Rhede apartenas al la naturpejzaĝo de la malsuprorejna sabloplataĵo. Ambaŭ akvofluejoj Bocholter Aa kaj Rheder Bach dividas la urboteritorion en la valebenaĵo de Rhede, la Aa-vala herbejo de Krechting kaj la suda sablovala ebenaĵo de Krechting Sandtalebene.

Laplejstocenaj sedimentoj konsistas plejparte el Rejngruzoj kaj -sabloj, intermiksitaj per aldonaĵoj de la orientaj Rejno-flankriveroj.

En la malnova urbokerno sekaj kverkoaroj kaj fagaroj dominas, dum kiam en la pli kamparaj terenoj prefere troveblas tigfruktaj kverkoj kaj karpeno. La diferencaj grundoj en la suda urboteritorio prosperigis la evoluon de pli malsekaj kverkaroj.

La fluakvoreto reliefigita en Rhede apartenas al la baseno de la Ijssel iĝanta en Nederlando deltofluejo de la Rejno. La plej granda akvofluejo estas la Bocholter Aa kun la alfluoj Rheder Bach kaj Ketteler Bach.

Esperanto en la regiono[redakti | redakti fonton]

En distanco de 76 kilometroj okcidenten situas la urbo Monastero (Vestfalio) kaj ties Esperanto-Societo Monastera, en distanco de 72 kilometroj sudokcidenten la urbo Essen kaj ties Esperanto-Grupo Essen, kaj en distanco de 68 kilometroj suden la urbo Duisburg kaj ties Esperanto-grupo Asocio por internacia kompreniĝo.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Rhede » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 1513015 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)