Distrikto Tecklenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la eksa distrikta blazono
la eksa distrikta blazono

La distrikto Tecklenburg de la jaro 1816 ĝis la 31-a de decembro 1974 estis administra distrikto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenis al la distriktaro Monastero kaj estis membro en la [regiona ligo Vestfalio-Lipo]]. Sidejo de la distrikto estis la samnoma urbo Tecklenburg.

Ekde la jaro 1975 la teritorio estas parto de la distrikto Steinfurt.