Hagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Hagen en okcidenta Germanio. Krome ekzistas pliaj samnomaj loĝlokoj en Germanlingvio - pri ili vidu apartigan paĝon.
Hagen
Blazono

Map

Flago
North rhine w HA.svg
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Arnsberg
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02331, 02334, 02337, 02304
Poŝtkodo 58089–58135
Aŭtomobila kodo HA
Oficiala Municipokodo 05914000
NUTS DEA53
Politiko
Komunumestro Erik O. Schulz
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Rathausstr. 11
58095 Hagen
Demografio
Loĝantaro 188686 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo)51.3594444444447.475Koordinatoj: 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 106 m
Areo 160,35 km²
Oficiala retejo https://www.hagen.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Hagen estas eksterdistrikta urbo en la sudorienta parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Hagen proksimas al la arbara kaj malurba regiono Sauerland [prononco Sáŭalant], kaj estas la plej grava urba centro por la homoj el tiu regiono. Fine de decembro 2019 la urbo havis 188 686 loĝantojn. La areo de la urbo, kiu amplekas 160,4 km², kompareblas al tiu de la princlando Liĥtenŝtejno, kiu havas areon de 160 km². Parto de la urbo inter alie estas la mezepoka burgo Hohenlimburg kaj ĉirkaŭa samnoma urboparto, el kiu devenis la patro de William E. Boeing, 1881-1956, kiu fondis la usonan aviadilproduktan konzernon Boeing, kiu dum la 20-a jarcento ekonomie tre prosperis.

la urbodoma placo
la mezepoka burgo Hohenlimburg

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

LWL-Freilichtmuseum Hagen – Westfälisches Landesmuseum für Handwerk und Technik [LWL-liberaera muzeo je Hagen – Vestfala Landa Muzeo por Metio kaj Teĥniko] (WFH) estas subĉiela muzeo en Hagen, en la valo de la rivereto Mäckingerbach en la sudorienta Ruhr-Regiono. Ĝin tenas la Regiona Ligo Vestfalujo-Lipo (LWL). Malsame ol la plej multaj eŭropaj liberaeraj muzeoj WFH ne sindediĉas al la prezentado de biena kaj kampara ĉiutago, sed al la historio de metio kaj teĥniko.

La Harkort'sche Fabrik, eo: Harkort-a Fabriko estis fabriko de la feraĵofabrika familio Harkort en Hagen.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hagen per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojoj Bundesautobahn 1 number.svg, Bundesautobahn 45 number.svg kaj Bundesautobahn 46 number.svg, ankaŭ per la malpli vasta federaciaj vojoj Bundesstraße 7 number.svg kaj Bundesstraße 54 number.svg, kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]