Vorhalle (Hagen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manovrostacio en Vorhalle
Stacidomo Vorhalle

Vorhalle estas la nomo de urboparto de la eksterdistrikta grandurbo Hagen en la orienta Ruhr-Regiono (Germanujo), kiu la 1-an de aŭgusto 1929 estis enligata en la urban komunumon.[1] En 2013 Vorhalle havis 10.017 loĝantojn.[2]

La komunumo evoluis el la samnoma bienetaro en la paroĥo Hagen. La plej aĝaj mencioj devenas el la 15-a jarcento. En Vorhalle troviĝas ekde 1910 krom tio Stacidomo Hagen-Vorhalle, hodiaŭ la plej grava manovrostacio por la Ruhr-Regiono kaj unu el la plej grandaj en Germanujo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stephanie Reekers: Die Gebietsentwicklung der Kreise und Gemeinden Westfalens 1817–1967. Aschendorff, Monastero Vestfalujo 1977, ISBN 3-402-05875-8, p. 291.
  2. Bevölkerung in den Hagener Bezirken 2013. Urbo Hagen.. Arkivita el la originalo je 2014-06-06. Alirita 2016-09-12.
51.389577.435