Douai
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Douai (stacidomo). |
Douai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
Sonorilturo de la belfrido.
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Douai (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Douai | ||||
Historie en | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59178 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro (ekde 2014, reelektita en 2020) | s-ro Frédéric Chéreau | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 39 648 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 349 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 22′ N, 3° 5′ O (mapo)50.3708333333333.0791666666667Koordinatoj: 50° 22′ N, 3° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 38 m [+] | ||||
Areo | 16,88 km² (1 688 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Douai [+] | |||||
Douai, franca prononci [due], en historiaj kontekstoj ankaŭ nederlande Dowaai, estas mezgranda komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord kaj en la regiono Hauts-de-France. La urbo estas trafluata de la rivero Scarpe.
Douai havas proksimume 41 000 loĝantojn, kiujn oni kutime en la franca nomas douaisien(ne)s.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas centro de ega urbiĝinta kaj industria regiono, ĝistempe meze de karbomineja baseno, sed tiu aktiveco ne plu funkcias ekde pr. 1990.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Douai posedas, en sia urboturo (kiu estas cetere ties precipa vidindaĵo), elstaran kariljonon, kaj ankaŭ estas el la raraj urboj (alia estas Meĥleno), kie ekzistas lernejo por karilionludado. Douai posedas minakademion, kaj estas sidejo de prikrima kortumo.
En julio okazas la tradiciaj, popularaj "festoj de Gayant" kun ties giganto.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Esperanto en Douai
[redakti | redakti fonton]Tie loĝis Alberic Humez.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Douai estas ĝemelurbo kun
- Harrow (Britio),
- Recklinghausen (Germanio),
- Kenosha (Usono),
- Dédougou (Burkino),
- Puławy (Pollando),
- Seraing (Belgio).