Marceline Desbordes-Valmore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marceline Desbordes-Valmore
Marceline Desbordes-Valmore.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1786 (1786-06-20)
en Douai
Morto 23-an de julio 1859 (1859-07-23) (73-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Marceline Desbordes-Valmore
Memorigilo Marceline Desbordes-Valmore
Familio
Edz(in)o Prosper Valmore
Infano Ondine Valmore
Okupo
Okupo poeto • operkantisto • verkistoaktoro • teatra aktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Marceline Desbordes-Valmore (Constant-Joseph Desbordes)
Douai, naskiĝdomfasado

Marceline DESBORDES-VALMORE (naskiĝinta la 20-an de junio 1786 en Douai, mortinta la 23-an de julio 1859 en Parizo) estis Franca verkistino kaj kantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marceline-Félicité-Josèphe Desbordes estis la filino de la sukcesa pentristo Félix Desbordes kaj de ties edzino Catherine Lucas. Sian infanecon influaĉis malfacila familia situacio ĉar pro la Franca revolucio la patro pli kaj pli malriĉiĝis. Por plibonigi la situacion financan de la familio la patrino decidis edzinigi la filinon al parenco en Gvadelupo sur la Malgrandaj Antiloj. Suferante je flava febro la 16-jaraĝulino revenis patrujen sen patrino intertempe mortinta.

Desbordes dediĉis sin je muziko kaj komencis karieron kiel kantistono kaj aktorino. la renkonto de la belga-franca komponisto André-Ernest-Modeste Grétry en la 1805-a jaro ebligis dungon ĉe la pariza Komika operejo. En 1813 ŝi venis ĉe Teatrejon Odéon kaj en 1815 al la brusela Reĝa Monteatro. Ŝi mem verkis ankaŭ por scenejoj kun magranda sukceso.[1]

Inter 1808 kaj 1810 ŝi havis ekstergeedzecan rilaton kun Henri de Latouche: ilia kuna infano mortis en 1816. La duan fojon nuptita estis ŝi ekde 1817 kun la aktoro Prosper Lanĉantin Valmore, kun kiu ŝi ankaŭ prezentis sin samsceneje. Tuŝite per la malsukceso de la propraj teatraĵoj oni vere devis puŝegi ŝin eldoni poemojn siajn: finfine jam la unua volumo de 1819 furoris. En 1823 ŝi malekaktorinis kreonte ĝismorte diligente aliajn librojn kun poeziaĵoj: inter la publikigoj ŝi faris longajn paŭzojn. Kun Lanchantin Valmore havis ŝi kvar infanojn, el kiuj nur unu postvivis ŝin.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Verkoj ŝiaj, aparte la poemoj, senvualigas karakteron de tre bonkora, delikatsenta kaj la vivema virino kiu ja suferis momentojn komplikajn dumvive. La temaro enhavas patrinecon (ŝi nombriĝas inter la malmulto da virinoj poetaj kiuj verkis prie tiom akurate), amon, amikecon, infanecon, dion, ensociajn maljustojn (ekz. okaze de la Ribelo de la Kanusoj en Liono dum la jaroj 1831/34).

Charles Baudelaire kaj Paul Verlaine - la lastan estis atentiginta pri ŝi Arthur Rimbaud - admiris la harmonion, aŭtentikecon, muzikecon kaj senperecon de ŝiaj poeziaĵoj. Ja, oni taksis ŝin la plej grava lirikistino franclingva de la 19-a jarcento.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Élégies et romances (1819)
  • Élégies et Poésies nouvelles (1825)
  • Poésies Inédites (1830)
  • Les pleurs (1833)
  • Pauvres fleurs (1839)
  • Bouquets et prières (1843)
  • Poésies inédites (1860, postmorte)

Tradukoj en la germanan:

  • Stefan Zweig, Marceline Desbordes-Valmore. Das Lebensbild einer Dichterin (1927; antologio kun poemoj, leteroj, autobiografiaj fragmentoj)
  • Marceline Desbordes-Valmore: Die erste Liebe / Le premier amour. Ausgewählte Gedichte (französisch / deutsch) Antauparolo kaj traduko de Karl Schwedhelm. ISBN 3-89086-812-6.
  • Marceline Desbordes-Valmore: Domenica. Geschichte einer Sängerin. Traduko kaj postparolo de Joachim Schultz. Frankfurt/Main: Insel, 2000, ISBN 3-458-34406-3.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jutta Rosenkranz: „Mein Herz ist wahrhaftig und aufrichtig.“ Marceline Desbordes-Valmore. In: "Zeile für Zeile mein Paradies." Bedeutende Schriftstellerinnen. 18 Porträts. Piper, München 2014 ISBN 978-3-492-30515-0
  • Giorgia Sogos: Le biografie di Stefan Zweig tra "Geschichte e Psychologie". Firenze University Press, 2013 ISBN 978-88-6655-508-7
  • Giorgia Sogos: Die Biographie über Marceline Desbordes-Valmore: ein Vorläufer zur "Marie Antoinette" und zur "Maria Stuart" Stefan Zweigs. In: Stefan Zweig, der Kosmopolit. Studiensammlung über seine Werke und andere Beiträge. Eine kritische Analyse. Free Pen Verlag, Bonn 2017 ISBN 978-3-945177-43-3 p. 91–100
  • Stefan Zweig: Marceline Desbordes-Valmore. Das Lebensbild einer Dichterin, Insel, Leipzig 1927

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonius Lux (eld.): Große Frauen der Weltgeschichte. Tausend Biographien in Wort und Bild. Sebastian Lux Verlag, Munkeno 1963, p. 127.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marceline Desbordes-Valmore en la germana Vikipedio.