Reĝa Monteatro (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝa Monteatro)
Reĝa Monteatro
Situo
Geografia situo 50° 50′ 58″ N, 4° 21′ 15″ O (mapo)50.8495834.354167Koordinatoj: 50° 50′ 58″ N, 4° 21′ 15″ O (mapo)
Reĝa Monteatro (Bruselo)
Reĝa Monteatro (Bruselo)
DEC
Reĝa Monteatro
Reĝa Monteatro
Situo de Reĝa Monteatro
Map
Reĝa Monteatro
vdr

La Reĝa Monteatro (Théâtre Royal de la Monnaie (aŭ simple la Monnaie) en la franca, aŭ Koninklijke Muntschouwburg (aŭ simple de Munt) en la nederlanda) en Bruselo estas ejo por operoj, baledo kaj klasika muziko. Ĝi troviĝas ĉe sentrafika Place la la Monnaie/Muntplein, je la suda fino de la Rue Neuve/Nieuwstraat.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuntempa Monteatro ne estas la unua teatro sub tiu ĉi nomo; ĝi malfermiĝis en 1700, en tiu ĉi loko kie troviĝis monfarejo. Pro tio la nomo “Mono”. La arkitektoj estis Paolo kaj Pietro Bezzi. Je la komenco de la 19-a jarcento la francaj regantoj konstruigis novan teatron malantaŭ la unua, kiu fariĝis kaduka. La arkitekto estis la franco Louis-Emmanuel Aimé Damesme. Post la malvenko de Napoleono, la novaj regantoj finigis ĝin. Ĝi inaŭguriĝis en 1819.