Arondismento Douai
Arondismento Douai | |
france: Arrondissement de Douai, okcidentflandre: Arroundissement Dowoai | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Departemento | ![]() |
Historia regiono | ![]() |
Ĉefurbo | Valenciennes |
Areo | 476,81 km² (47 681 ha) |
Loĝantaro | 245 092 (2019) |
Denseco | 514 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 593 |
Komunumoj | 64 |
La arondismento Douai (france arrondissement de Douai, okcidentflandre Arroundissement Dowoai) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Douai. Komence de la jaro 2019 en la arondismento vivis 245 092 personoj sur areo de 476,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 514 loĝantoj/km². La homoj de la teritorio kiu situas prokskime al la limo de Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, historie estis je granda parto flandralingvaj - nuntempe precipe iuj loknomoj kiuj estas malkomplete francigitaj memorigas pri tio. Parto de la arondismento ĝis nun konsideriĝas parto de Franca Flandrio.
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de kvar kantonoj.