Georges Demenÿ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Georges Demenÿ [ĵorĵ demeni], (pli komplete Georges Émile Joseph Demenÿ) laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Demény György estis hungardevena franca inventisto, fiziologo, fotisto, filmisto, sportisto. Lia familio devenis el Hungario, ili portas en la familia nomo literon ÿ, kies prononco estas nepre i.

Georges Demenÿ (meze sen ĉapelo)

Georges Demenÿ [1] naskiĝis la 12-an de junio 1850 en Douai. Li mortis la 17-an de decembro 1917 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Georges Demenÿ frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Lille, fine en Sorbonne. Li fondis gimnastikan klubon en Parizo, tie li okupiĝis pri fiziologio de gimnastiko. Li konatiĝis en la klubo kun Étienne-Jules Marey, ili inventis filmparaton en 1892, kies nomo estis "phonoskop". En la sekva jaro li establis la unuan fiziologian instituton, kie Demenÿ okupiĝis pri kineja tekniko. Li inventis plurajn filmaparatojn (en 1895 "bioscope", poste "biograph", fine "chronophotograph"). Li estas fondinto de la franca scienca gimnastiko.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • L’Éducation physique en Suède (1892)
  • Physiologie des professions. Le violoniste, art, mécanisme, hygiène (1905)
  • Science et art du mouvement. Éducation physique de la jeune fille. Éducation et harmonie des mouvements (1911, 1920)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]