Janka Bryl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Janka Bryl

Janka Bryl (beloruse Янка (Іван) Брыль, 4-an de aŭgusto 1917, Odeso - 25-an de julio 2006) belorusa verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en familio de fervojisto. En la jaro 1922 kun la gepatroj revenis en ilia naskiĝloko, vilaĝo Zahora (nuntempe situas en Hrodna regiono, tiatempe en Polio). En la jaro 1931 li finis polan sepjaran lernejon, komencis studi en gimnazio, kio ne finis pro monaj malfacilaĵoj. En la jaro 1939 estis mobilizita en pola armeo, en komenco de milito trafis en germana kaptiteco, en la jaro 1941 fuĝis, revenis en Belorusion, aliĝis al partizanoj, kie agadis kiel komunikisto, skolto. Dum milito redaktis partizanajn gazeton kaj ĵurnalon.

Poste, en diversaj jaroj redaktis ĵurnalojn, laboris kiel redaktoro en Ŝtata eldonejo de Belorusio, sekretario de estraro de Verkista unio de Belorusio. Agadis kiel estro de Belorusa kolegaro "USSR - Kanado". Dufoje estis elektita kiel deputito de Plejalta soveto de Belorusa SSR.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verki komencis de 14-jara aĝo, sed unuaj verkoj estis presitaj en la jaro 1938. Komencis verki versojn kaj rakontojn (pli bonaj ol versoj). En la jaro 1946 estis eldonita unua libro de Janka Bryl kun modesta nomo "Rakontoj", kiu kompilis kelkaŭn rakontojn kaj etan novelon "En familio" - pri vivo de okcidentbelorusia vilaĝo. Poste estis eldonitaj verkaro "Njomanaj kazakoj" (1947), novelo "Orfa pano", kiun li komencis antaŭ milito, "En Zabalocce mateniĝas" (1950), kaj " Sur Bistranka" (1955). En ĉi tiaj verkoj li demonstris sin kiel bona majstro de lirika kaj psikologia prozo, bona spertulo en popola lingvo. Multfoje estis tradukita en diversaj lingvoj lia rakonto "Halja" (1953), en kiu sur fono de vivo de okcidentbelorusa vilaĝo estis demonstrita emocia mondo de protagonistino, ŝia homa dramo.

Multfoje li verkis pri tempo de Dua mondmilito. Klasikaĵo de belorusa literaturo estas lia rakonto "Patrino" - himno al belorusa virino, kiu dum komenco de Granda Patriota milito aziligis lacajn ruĝarmeanojn, malantaŭigitaj de siaj trupunuoj. Ankaŭ pri milito estas multaj liaj rakontoj el verkaro "Daŭrigo de interparolado". En komenco de la jardeko 1960 estis eldonita fama romano de Janka Bryl "Birdoj kaj nestoj". Ĝi estis tre aŭtobiografia, en multo novstile por realisma prozo tiatempa. Unika en monda literaturo estiĝis verko de Janka Bryl kunaŭtore kun Aljes Adamoviĉ kaj Uladzimir Kalesnik dokumenta novelo "Mi estas el forbrulita vilaĝo..." (1975) - teruraj rememoroj de saviĝintaj loĝantoj de masakritaj dum Dua mondmilito vilaĝoj, kruela, sanga vero pri milito, pri naziismo. Brilaj estas tiaj liaj noveloj kiel "Malsupra Bajduni" (1975) kaj "Tagiĝo ekvidita demalproksime" (1978) - la verkoj profunde naciaj. La novelo "Malsupra Bajduni" impresiĝas kiel specifa kanto pri proksimaj al aŭtoro homoj, liaj samregionanoj. La novelo "Tagiĝo ekvidita demalproksime" - pri infaneco en okcidentbelorusia vilaĝo. Laŭ opinio de kritikoj, ĉi tia prozaĵo ne havas egalon en belorusa literaturo.

Lirikajn miniaturojn kompilis verkaroj "Fasko de sunaj radioj" (1965), "Viraĵo" (1972), "Peco de pano" (1977), "Hodiaŭ kaj memoro" (1985), "Verkas kiel vivas" (1994), "Vespera" (1994), "Kie estas trezoro via" (1997), "Padoj, vojoj, vastaĵo" (2001) "Blua meteoro" (2004), "Ĝermo" (2006). La miniaturoj bazas sur simplaj konkretaj faktoj, kiujn la verkisto ne simple renovigas, sed transdonas siajn impresojn de ĝi, sian profundan, unike personan ĝian komprenon.

Janka Bryl tradukis en belorusan lingvon apartajn verkojn de Boleslaw Prus.