József Antall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
József Antall
Portrait of József Antall, Jr.tif
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1932 (1932-04-08)
en Budapeŝto
Morto 12-an de decembro 1993 (1993-12-12) (61-jara)
en Budapeŝto
Mortokialo kancero
Tombo Fiumei Street Cemetery
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro József Antall
Infano Péter Antall
Parencoj István Szücs
Profesio
Profesio politikistohistoriisto
Information icon.svg
vdr

ANTALL József (Budapeŝto, la 8-a de aprilo, 1932- Budapeŝto, 12-a de decembro 1993) Hungara historiisto, konservativa politikisto, ĉefministro inter 1990-1993.

Li venis el burĝa familio, lia patro (ankaŭ nomata József Antall (pli maljuna)) laboris en la ministrejo pri internaj aferoj en 1939 kaj li helpis fuĝi mulatjn polon al Hungario. Lia patro laboris en 1945-1946 kiel Rekunstrua Ministro, en 1949 retiriĝis de la politiko, sed en 1956 partoprenis en la Hungara Revolucio. Tio estis la familia heredaĵo, fono de la posta ĉefministro (juna) Antall József.

Antall Jószef studis historion-hungaran lingvon, literaturon kaj fakojn kiel arkivo, biblioteko, muzeologio en ELTE (hungara universitato) inter 1950-1962. Dumtempe kunlaboranto de la Tutlanda Arkivejo, Pedagogia Scienca Instituto, scienca esploristo, instruisto en mezlernejo. Pro lia aktivado dum la Hungara Revolucio 1956, li estis maldungita, sed en 1957 denove laboras kiel instruisto (1957-1959), bibliotekisto (1960-1962). Ekde 1964 li estas scienca ĉefkunlaboaranto ĉe Semmelweis Medicinhistoria Muzeo kaj Arkivejo, poste ties vic-direktoro, vic-ĉefdirektoro, 1974-1984 komisiita ĉefdirektoro, 1984-1990 ĉefdirektoro.

Li estis kunfondinto de MDF (Hungara Demokrata Forumo, hungare Magyar Demokrata Fórum), ties prezidanto en 1989.

Li anis en diversaj sciencaj kaj politikaj asocioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.