Saltu al enhavo

Sunset Boulevard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sunset Boulevard (filmo).
stratŝildo de la strato Sunset Boulevard

Sunset Boulevard - prononco laŭ sistemo IFA sˈʌnsɛt bˈuːlɪvˌɑːd, Pri tiu ĉi sono aŭskulti, mallongige konata kiel Sunset Blvd., esperante "Bulvardo Sunsubiro") estas strato en la kantono Los-Anĝeleso de Kalifornio. Ĝi etendiĝas en Los-Anĝeleso de la urbocentro tra la urbodistriktoj Echo Park, Silver Lake, Los Feliz kaj Hollywood (Holivudo), poste tra la du sendependaj urboj West Hollywood kaj Beverly Hills, kaj poste denove tra la urbodistriktoj Westwood kaj Brentwood de Los-Anĝeleso ĝis Pacific Palisades, kie ĝi kuniĝas kun la ŝoseo Pacific Coast Highway (PCH). La bulvardo estas proksimume 35 km longa kaj estas konsiderata la plej fama strato de la urbo.

La strato estas almenaŭ kvar lenojn larĝa laŭlonge de sia tuta longo kaj estas tre trafikata - la planita konstruado de la paralele kondukanta aŭtovojo "Beverly Hills Freeway" neniam okazis. Parto de la bulvardo oriente de la ŝoseo Interstate 110 estis renomita César Chávez Avenue honore al la sindikatisto César Chávez.