Hedda Hopper
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Hedda Hopper | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1885 en Hollidaysburg |
Morto | 1-an de februaro 1966 (80-jara) en Holivudo, ![]() |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | Pensilvanio |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | DeWolf Hopper |
Infano | William Hopper |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • radio-prezentisto • filmkritikisto |
Hedda Hopper (denaske Elda Furry; 2a de Majo, 1885 – 1a de Februaro, 1966) estis usona klaĉema ĵurnalistino, fama pro konkurenco kun sia rivalego Louella Parsons. ŝi estis antaǔe mezsukcesa aktorino de teatro kaj kino dum jaroj antaǔ atingi oportunon verki la kolumnon Hedda Hopper's Hollywood (Holivudo de HH) por Los Angeles Times en 1938. Je la pinto de sia kariero en la 1940.aj jaroj ŝi atingis pinton de 35 milionoj da regulaj legantoj. Ŝi estis konata pro sia politika konservatismo, kaj dum la epoko de Makartiismo ŝi denoncis supozitajn komunistojn. Hopper pluverkis pri klaĉado ĝis la fino, kaj ŝia verko aperis en multaj gazetoj kaj poste per radio.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Frost, Jennifer. "Hedda Hopper, Hollywood Gossip, and the Politics of Racial Representation in Film, 1946–1948," Journal of African American History, 93 (Vintro 2008), 36–63.