Klaĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klaĉulinoj kaj la diablo de Hans Weiditz (1488-1534)

Klaĉo estas maniero de interbabilado kaj amuzo, per kio estas interŝanĝitaj informoj pri personoj forestaj. La diraĵo estas malica aŭ malbonvola. Klaĉo ofte kaŭzas malverajn famojn. La sociologio, precipe la socipsikologio, okupiĝas pri tiu ĉi fenomeno. Klaĉo ankaŭ troviĝas en apartaj amaskomunikiloj pri riĉuloj, beluloj kaj aliaj famuloj (ekz. en la bulvardgazetoj), kvankam la intencoj ne baziĝas en maliceco, sed en kontentigo de la sensaciemo de kelkaj homoj.

Religiaj vidpunktoj, ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Klaĉo sen konstruiva intenco estas peko. Parolante malbone - eĉ se la diro veras - estas malpermesata pro la digno de ambaŭ homoj, kaj la klaĉanto kaj la viktimo. Vidu: Levidoj 19:16 "Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraŭ la sango de via proksimulo: Mi estas la Eternulo". Sentencoj 18:8 "La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro."

Kristanismo kondamnis ĉiujn specojn de klaĉo. Mateo 18:15 "Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton. 16 Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita." En la Epistolo al la Romanoj klaĉemulo estas rigardata same kiel aliaj pekuloj, ekz. malĉastulo aŭ murdinto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]