Kazimierz Świtoń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Kazimierz Antoni Świtoń (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1931 en Katowice, mortis la 4-an de decembro 2014 samloke) – pola sindikatisto, radiotelemekanikisto, opozicia aktivulo en Pola Popola Respubliko, kunkreinto de Libera Sindikato de Supra Silezio, parlamentano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Profesia agado

En 1950 finis profesian lernejon en Katowice. Laboris kiel elektromunisto interalie en la jaroj 1946–1948 en Fer-Fandejo, de 1948 ĝis 1955 en Urba Malsanulejo en Katowice, de 1955 ĝis 1960 en Fabriko de Superfosfato, kaj en la jaroj 1960–1968 en Fakoj de Radio-Televidaj Servoj en Siemianowice Śląskie. En 1967 en sia loĝejo malfermis privatan riparmetiejon de radioriceviloj kaj elektronika aparataro. En 1978 estis senigita de la koncesio por tiu ĉi laboro pro opozicia agado. En 1982 akiris laborinvalidan renton, kaj poste iĝis emerito.

Publika agado en Pola Popola Respubliko

Membro de Demokratia Partio, el kiu estis ekskludita en 1977 post engaĝiĝo en opozicia agado, kiam aliĝis al iniciatita de la Komitato por Defendo de Laboristoj fastostriko en preĝejo al Sankta Marteno en Varsovio. Poste estis kunkreinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj en Silezio. En sia loĝejo organizis konsultan-informan lokon. La 23-an de februaro 1978 partoprenis en fondo de la unua en Pollando komitato de Liberaj Sindikatoj, redaktis samizdatan periodaĵon „Ruch Związkowy” (Sindikata Movado).

Pro tia agado estis kelkfoje provizore arestata. Oktobre 1978 estis atakita de senuniformaj milicanoj, kiam eliris el preĝejo en Katowice. Batita, arestita kaj kondamnita al puno de jara mallibero pro ŝajna bato de tiuj funkciuloj, kiuj lin arestis. La afero estis laŭtigita de opoziciaj organizaĵoj, kaŭzante esterlandajn protestojn. Kondiĉe liberigita marte 1979.

Li daŭrigis agadon en subteraj strukturoj de Liberaj Sindikatoj (ĝis la 31-a de aŭgusto 1980), poste aliĝis al "Solidareco". Sekretario de la estaro de Interfaka Fonda Komitato kaj membro de la estraro de Silezia-Dąbrowski Regiono. Post enkonduko de la milita stato en Pollando internigita por periodo de ĉ. tri monatoj, liberigita pro sanstato. En 1983 arestita post provo surmeti memortabulon al mortfalintaj ministoj dum sanga pacigo de la minejo Wujek.

Fine de la 80-aj jaroj denove eniris la sindikatan movadon, en regopovoj de silezia-dąbrowska „Solidareco”.

Publika agado en la Tria Pola Respubliko

En 1990 iĝis prezidanto de loka partio – Suprasilezia Kristana Demokratio. En balotoj en 1991 kiel ĝia kandidato akiris mandaton de delegito al la Sejmo de la unua kadenco kadre de la Movado de Silezia Aŭtonomeco. Li kunsidis en Komisionoj pri Komerco kaj Servoj, pri Administrado kaj Internaj Aferoj kaj pri Ekonomiaj Rilatoj kun Eksterlando kaj Mara Ekonomio.

La 4-an de junio 1992 dum debato pri forigo de apogata de li la registaro de Jan Olszewski diris el la parolejo: Prezidento Lech Wałęsa enestas en la dua listo kiel agento de Sekureca Servo. La eldiraĵon oni forstrekis de oficiala stenografaĵo laŭ rekomendo de Jan Rokita. Samjare aliĝis al parlamenta klubo Movado por la Respubliko. En 1993 senefike strebis reelektiĝon kadre de balotkomitato de Interkompreno Centro-Pola Unuigo.

En 1998 elpaŝis kontraŭ planata forigo el ĉirkaŭaĵo de la postgermana koncentrejo Aŭŝvico, tiel nomata ŝtongruzo, la krucon memorigantan viziton de Johano Paŭlo la 2-a. Li malsatstrikis kaj iniciatis kampanjon por starigo de novaj krucoj. El la tereno estis forigita en 1999 de polico post validiĝo de nova leĝo pri la protekto de memorlokoj, reguliganta interalie problemojn de iliaj ĉirkaŭaĵoj. La 27-an de majo 1999 estis arestita kun riproĉo posedi eksplodaĵojn. Surbaze de tiuj eventoj ekestis dokumenta filmo Żwirowisko – ostatnia niedziela (Gruzejo - la lasta dimanĉo), reĝisorita de Magdalena Łazarkiewicz.

En 2000 en la unua instanco kaj verdikto de Regiona Juĝejo en Oświęcim estis kondamnita al puno de 6 monatoj de mallibero kun kondiĉa suspendo por dujara provperiodo kaj monpuno pro malhonorigo de la Sejmo kaj de aliaj nacioj (germanoj kaj judoj).

En 2001 senefike kandidatis al Senato kadre de la Movado de Civitanoj Spertintaj Maljustaĵon flanke de Regopovoj.

Kazimierz Świtoń publikigis ankaŭ liston de "konataj judoj alkondukantaj Pollandon al ruino", prezidis al la Sav-Movado de Pola Nacio. Kunlaboris kun Leszek Bubel, kaj de lia listo de Pola Nacia Partio en 2005 sensukcese kandidatis al Sejmo. En 2008 fondis Memor-Asocion de Poloj Murditaj de Germanoj en Aŭŝvico je la nomo al sankta Maksimiliano Kolbe kaj ekstaris fronte de ĝi.

La 3-an de aŭgusto 2010 partoprenis proteston kontraŭ translokigo al unu el preĝejoj de la kruco starigita de grupo da skoltoj antaŭ Prezidenta Palaco en Varsovio post aviadila katastrofo en Smolensk el la 10-a de aprilo 2010.

Li mortis la 4-an de decembro 2014 en Katowice. La sekvan tagon Pola Sejmo omaĝis lian memoron per minuto da silento.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Per dispono de la prezidento de Pola Respubliko en ekzilo Ryszard Kaczorowski el la 11-a de novembro 1990 estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografia[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]