Maria Dąbrowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Dąbrowska
Persona informo
Maria Dąbrowska
Naskiĝo 6-an de oktobro 1889 (1889-10-06)
en Russów
Morto 19-an de majo 1965 (1965-05-19) (75-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Laŭzano vd
Familio
Gefratoj Bogumił Szumski vd
Profesio
Okupo romanisto • taglibristo • tradukistoĵurnalistoverkisto • dramaturgo vd
Verkado
Verkoj Q11764079 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Dąbrowska (naskiĝis la 6-an de oktobro 1889 en Russów, mortis la 19-an de majo 1965 en Varsovio) estis pola lesba verkistino, eble la plej populara el la unua duono de la 20-a jarcento [1].

Dąbrowska estis premiita la prestiĝan Oran Laŭron de la pola Akademio de Literaturo en 1935 kaj ŝi estis nomita por la Nobel Premio pri Literaturo dek unu fojoj inter 1939 kaj 1965 [2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maria Dąbrowska interesiĝis pri Literaturo kaj Politiko ekde juna aĝo. Ŝi studis natursciencojn, ekonomikon kaj sociologion en Laŭzano, Bruselo kaj Londono [3]. Poste, reveninte al Pollando, ŝi translokiĝis al Varsovio en 1917.

Ŝi laboris por la Agrikulturministerio, samtempe verkante artikolojn por kelkaj negravaj gazetoj en la pola ĉefurbo. Ŝi estis precipe interesita pri Freud, koncerne Homajn Rajtojn kaj foje ankaŭ Literaturon, verkante artikolojn pri samlandaj verkistoj kiel Michał Bałucki, Zygmunt Krasiński, Tomasz Zan, sed kiel literaturrecenzistino ŝi neniam estis prenita serioze. La Rajtoj de la homo kaj de la infano estis en lia koro antaŭ ĉio, al kiuj ŝi dediĉis sin plene ekde 1927, zorgante por ke ili estu respektataj en Pollando. Ŝia aktiveco ne estis interrompita de la invado de la nazia Germanio. En ŝiaj romanoj estas facile rimarki grandan intereson al la menso, ĝia analizo kaj la sekvoj kiujn ĝi suferas de mondaj eventoj [4].

Ŝi estis aktiva en la Pola Socialista Partio.Interalie, ŝi estis proparolanto de la pola PEN-klubo kaj aktiva en la kultura rezista movado dum la germana okupado.

Ŝia ĉefa verko estas ciklo de romanoj en kvar partoj, Noce i dnie ("Noktoj kaj tagoj", 1932-1936), familia kroniko prezentanta vivon en la pola kamparo dum la 19-a jarcento [5]. Kun sia samtempe poezia kaj objektiva prozo kaj karakterkrea kapablo, ŝi ligas al la realisma tradicio en eŭropa literaturo. Ŝi ankaŭ verkis novelojn, teatraĵojn kaj junularajn librojn [6].

Polaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi tradukis la Taglibrojn de Samuel Pepys el la angla kaj la rakontojn de Anton Ĉeĥov el la rusa.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • "Janek" ("Malgranda Johano"), 1914, mallonga rakonto
    • Eldonita en Prawda, Ne. 23 (la varsovia semajnĵurnalo)
  • Dzieci ojczyzny (la Infanoj de patrujo), 1918, mallongaj rakontoj
  • Gałąź czereśni (La ĉeriza branĉo), 1922, mallongaj rakontoj
  • Uśmiech dzieciństwa (La rideto de infanaĝo), 1923, mallongaj rakontoj
  • Ludzie stamtąd (Homoj de ĉi tie), 1926, mallongaj rakontoj
  • Marcin Kozera, 1927, mallongaj rakontoj
  • Dzikie ziele, 1925-1929, mallongaj rakontoj
  • "Rozmova z przyjaciolmi" ("Parolado kun amikoj") & "Na ciezkiej drodze" ("Sur malfacila vojo"), 1931, protestaj artikoloj
    • Eldonita en Wiadomosci Literackie Nos. 3 & 4
  • Noce i dnie (Noktoj kaj Tagoj), 1932-1934, tetralogy de romanoj – angla traduka fragmento
  • "Doroczny wstyd" ("La ĉiujara malhonoro"), 1936, protesta artikolo
    • Eldonita en Dziennik Popularny Ne. 43
  • Znaki życia (Signoj de vivo), 1938, mallongaj rakontoj
  • Geniusz sierocy (La orfa genio), 1939, dramo
  • Stanisław i Bogumił (Stanislaw kaj Bogumil), 1948, historia teatraĵo
  • Gwiazda zaranna (La matena stelo), 1955, mallongaj rakontoj
    • Inkluzive Pielgrzymka do Warszawy (Pilgrimo al Varsovio)
  • Szkice o Conradzie (Eseoj sur Konrad), 1959, eseoj
  • Dzienniki (Revuoj), 1914-1965, taglibroj
  • Przygody człowieka myślącego (Aventuroj de pensanta viro), 1970, romano
    • Eldonita post ŝia morto, verkita iam dum la daŭro de ŝiaj taglibroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marcel Cornis-Pope, John Neubauer, History of the Literary Cultures of East-Central Europe: Types and stereotypes. Page 488. Benjamins Publishing, 2010. (ISBN 90-272-3458-2).
  2. "Nomination database".
  3. Folejewski, Zbigniew. (1967) Maria Dabrowska. New York: Twayne Publishers, Inc..
  4. Gillon, Adam. (1964) Introduction to modern Polish literature; an anthology of fiction and poetry. New York: Twayne Publishers, Inc., p. 150–169.
  5. Krzysztof Tomasik (October 19, 2009) Fragment książki "Homobiografie" (Polish). Krzysztof Tomasik, Homobiografie, Wydawnictwo Krytyki Politycznej, Warszawa 2008. Polityka.pl. Alirita November 17, 2012.
  6. Borkowska, Grażyna. (2001) Alienated women : a study on Polish women's fiction, 1845-1918, Ursula Phillips, New York: Central European University Press. ISBN 963-9241-03-2. OCLC 46364804.