Antigvo kaj Barbudo
Antigua and Barbuda | |
Antigvo kaj Barbudo | |
Detaloj | blazono |
Nacia himno: Fair Antigua | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Sankta Johano |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | angla lingvo, angla lingvo, Leeward Caribbean Creole |
Loĝantaro | 102 012 |
Horzono | UTC-04:00 |
Interreta domajno | .ag |
Landokodo | ATG |
Telefona kodo | +1268 |
Plej alta punkto | Mount Obama |
Plej malalta punkto | Kariba Maro |
Politiko | |
Ŝtatestro | Elizabeto la 2-a (reĝino) Rodney Williams (guberniestro, ekde aŭg. 2014) |
Ĉefministro | Gaston Browne (ekde junio 2014) |
Ekonomio | |
Valuto | orientkaribia dolaro |
Antigvo kaj Barbudo (angle Antigua and Barbuda) estas insularo kaj ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, sur la insuloj Antigvo, Barbudo kaj Redondo, kiuj apartenas al la Malgrandaj Antiloj en la Kariba Maro. La nacia himno de Antigvo kaj Barbudo estas Fair Antigua, We Salute Thee.
- Landkodo: AG.
- Areo: ĉirkaŭ 442 km2[1]
- Ŝtatestro: Brita reĝino, de 1981 oni adoptis la institucion de guberniestro.
- Ĉefurbo: Sankta Johano.
- Loĝantaro: 66 mil.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: kotono, rumo, fiŝo.
- Historio: membro de la Brita Komunumo de 1981. De 1984 ĉekape de la ŝtato estas Laborpartio de Antigvo.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La ŝtato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.
Politiko[redakti | redakti fonton]
La politika sistemo estas liberala demokratio kaj konstitucia monarĥio. La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Antigvo kaj Barbudo de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Antigvo kaj Barbudo.
Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]
Antigvo kaj Barbudo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Antigua and Barbuda (angle). Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 2015-04-30.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficialaj paĝoj de la ministerio pri turismo de Antigvo kaj Barbudo.
- oficialaj paĝoj de la registaro de Antigvo kaj Barbudo.
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/ac.html Arkivigite je 2006-02-05 per la retarkivo Wayback Machine.
- paĝoj de la usona Kongresa Biblioteko pri Antigvo kaj Barbudo.
|