Traktato de Georgijevsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Traktato de Georgijevsk (plene ruse Договор о признании царем Карталинским и Кахетинским Ираклием II покровительства и верховной власти России, do "Traktato pri agnosko de protekto kaj supera potenco de Rusio fare de la caro Kartalia kaj Kaĥetia Irakli la 2-a"; mallonge ruse Георгиевский трактат /geOrgijevskij traktAt/) estas grava historia dokumento, kiu fakte aligis la orientan parton de la moderna Kartvelio al la Rusia Imperio. Kartvelia caro Irakli la 2-a estis devigita peti protekton de Rusio pro la konstanta minaco flanke de Irano kaj Turkio.

La traktato estis subskribita la 4-an de aŭgusto 1783 en nord-kaŭkazia urbeto-fortikaĵo Georgijevsk, de kiu devenas ĝia nomo.

La subskribo de la traktato ŝanĝis la politikan situacion en la regiono, malfortigis la influon de la Osmana Imperio kaj ebligis la ekkonstruon de la Kartvelia milita vojo trans la montaro el Rusio al Tifliso.

La rusa imperiestro Aleksandro la 1-a fakte rompis la traktaton en 1801, farinte Kartli-Kaĥetian carlandon provinco de Rusio (ekzistas opinio, ke jam antaŭ tio la kartvela reĝo rompis kondiĉojn de la traktato per rektaj interparoloj kun osmanoj[1]). Malgraŭ tio la imperio daŭrigis estimi kaj subteni kartvelian nobelaron kaj Kartvelan Eklezion, ne akcelante rusigon tiel forte, kiel en aliaj novakiritaj lokoj.

La teksto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]