Granda Kolombio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Kolombio
1819 – 1831

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Granda Kolombio (formale Respubliko de Kolombio) (18221830) estis mallongviva ŝtato sur loko de la iama vicreĝlando de Nova Granado. Ĝi etendiĝis sur la hodiaŭaj teritorioj de Kolombio, Panamo, Venezuelo kaj Ekvadoro. Dum la sendependeca milito kontraŭ Hispanio, revoluciaj fortoj de Simón Bolívar fondis propran registaron en 1819, en Angostura (hodiaŭ Ciudad Bolívar, Venezuelo) dum la konstituciuma kongreso. Ili difinis la finan formon de la Respubliko en 1821 dum la kongreso de Cúcuta. La ĉefurbo iĝis Bogoto, prezidento Bolívar, vicprezidento Francisco de Paula Santander. La forta, centrigita, militara registaro direktis tra regionaj vicprezidentoj, dum la prezidento Bolívar daŭrigis la militiron. Oni transformis la ŝtaton al centrigita, repezent-sistema respubliko. La konstitucio antaŭskribis duĉambran parlamenton el la tri regionoj de la respubliko.

En 1826 okazis regionaj tumultoj en Venezuelo, pro konkuroj por la civitaj kaj militaraj oficoj. Bolívar regis ekde 1828 ĝis 1830 kiel diktatoro poste kunvokis la Nacian Konvencion por redifini la novan konstitucion. Tiun novan konstitucion rekonis nur Respubliko de Nova Granado (Kolombio kaj Panamo), pro tio Bolívar abdikis kaj translokiĝis al la norda parto, kie li mortis la 17-an de marto 1830, proksime al Santa Marta. Tiam Venezuelo kaj Ekvadoro jam eliĝis el la nevivkapabla ŝtatformo.