Nigra septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nigra septembro (en araba, أيلول الأسود, Aylūl al-Aswad) estis organizaĵo terorista palestina, fondita en 1970. Ĝi asociiĝis kun diversaj grupoj ene de la OLP, ĉefe kun Fatah,[1] tiam estrata de Jaser Arafat, kaj poste kun la PFLP.

La nomo "Nigra septembro" devenas de la okazintaĵoj kiuj fruntigis la palestinajn luktantojn kontraŭ la jordana armeo en septembro de 1970. La unua agado de la grupo estis la murdo de la ĉefministro de Jordanio, Ŭasfi Tall, la 28an de novembro de 1971. Ŭasfi Tall estis ŝlosa figuro por la forpelo de la palestinaj luktantoj de Jordanio en 1970-1971.

La plej konata agado estis la Munkena Masakro [1], nomo kiun oni donis al kidnapo kaj murdo de dekunu atletoj de Israelo dum la Somera Olimpiko 1972. En tiu agado perdis krome la vivon 5 membrojn de Nigra septembro kaj 1 germana policano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "There was a problem of internal PLO or Fatah cohesion, with extremists constantly demanding greater militancy. The moderates apparently acquiesced in the creation of Black September in order to survive" (Benny Morris, Righteous Victims: A History of the Zionist-Arab Conflict, 1881-2001. Vintage Books, 2001. p. 379)