Raoul Wallenberg
| Raoul Wallenberg | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Pasporto-bildo, junion de 1944
| |||||
| Persona informo | |||||
| Raoul Gustav Wallenberg | |||||
| Naskonomo | Raoul | ||||
| Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1912 en Lidingö, Svedio | ||||
| Morto | |||||
| Mortis pro | nekonata valoro | ||||
| Mortis per | nekonata valoro | ||||
| Religio | luteranismo vd | ||||
| Nacieco | sveda | ||||
| Lingvoj | sveda vd | ||||
| Ŝtataneco | Svedio | ||||
| Alma mater | Universitato de Miĉigano | ||||
| Subskribo | |||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Raoul Oscar Wallenberg (en) | ||||
| Patrino | Maj von Dardel (en) | ||||
| Gefratoj | Guy von Dardel (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | arkitekto diplomato negocisto bankisto | ||||
| Aktiva en | Legation of Sweden, Budapest vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Raoul Gustaf WALLENBERG (naskita la 4-an de aŭgusto 1912 en Kappsta sur insulo Lidingö tuj norde de Stokholmo (Svedio), arestita fare de sovetia NKVD (poste nomata KGB) la 17-an de januaro 1945 kaj mortigita en Moskvo la 17-an de julio 1947) estis sveda arkitekto, komercisto, diplomato kaj homaranisto.



Li estas famega por sia savado de dekoj da miloj de judoj dum la milita okupado de Hungario kiam germanaj nazioj kaj hungaraj faŝistoj konspiris igi la holokaŭston dum la plej lasta parto de la dua mondmilito. Funkciante kiel speciala sendito de Svedio en Budapeŝto inter julio kaj decembro de 1944, Wallenberg emisiis protektajn pasportojn kaj ŝirmis judojn en konstruaĵoj nomumitaj kiel sveda teritorio. En la elvoĵaĝigo de la judoj kun protektaj pasportoj aparte kunlaboris la tielnomata Bergson-Grupo de la cionisto Hillel Kook aŭ Kuck respektive alinome Peter Bergson, en kiu inter multaj aliaj kunlaboris la usona scenaristo, reĝisoro, produktoro, dramaturgo, ĵurnalisto kaj verkisto Ben Hecht kaj la ĉina esperantisto kaj klerulo Li Ju-Jing.
Postmilite distingita per Justuloj inter la popoloj (hebree חסיד אומות העולם, Ĥasid Umot HaOlam), termino markanta homojn de nejuda deveno, kiuj kontribuis al savo de judoj antaŭ holokaŭsto.
Heredo
[redakti | redakti fonton]La Centro Raoul Wallenberg por Homaj Rajtoj (CRWHR) estas kanada ne-registara organizaĵo kiu alstrebas justecon pere de la protekto kaj antaŭenigo de homaj rajtoj. La nomo kaj misio de la Centro estas inspirita de la humanitara heredaĵo de Raoul Wallenberg.






