Impresionisma muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Impresionismo (muziko))
Impression, soleil levant de Claude Monet

Impresionisma muziko aŭ ankaŭ impresisma muziko estas muzika stilo je la fino de la 19-a jarcento, kies ĉefa reprezentanto estis la franca komponisto Claude Debussy.

La nocio impresionismo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa impulso por la muzika impresionismo eliris de la pentrarto (vd. impresionismo). Kontraŭe al la kutima laborado ene de fermita ateliero kelkaj francaj pentristoj, je la pinto Claude Monet, komencis verki sub libera ĉielo. Ilia ekzakta observado de la lumo- kaj ombroproporcioj igis ilin ludi per tiuj ĉi efektoj, anstataŭ klarajn konturojn la impresionistoj metis sur la tolon subjektive perceptitan koloron, decida iĝis finfine la impreso (fr. l'impression) de momento. Kurt Pahlen priskribas la etoson en „Die große Geschichte der Musik“ (la granda historio de la Muziko):

La riverego preterfluas. Ĉeborde staras homo kaj rigardas sur la vaganta akvo, kiu ŝajnas formi neniujn konturojn. Egaleca lumo kuŝas sur la ondoj. Kaj la homo, pentristo, iras en sian atelieron kaj pentras la riveregon. Sed iun tagon, post kiam li ofte pentrintis ĝin, la bildo ŝajnas al li malkontentiga, nekorekta. Li prenas sian stablon kaj portas ĝin randen de l' akvo kaj rigardas tien pli ekzakte. Jen krispiĝas ondoj, jen lumo falas ne tiel unuforme sur la surfacon, kiel li ĉiam kredintis, jen li vidas cent etajn detalojn. Li komencas pentri ilin.
Apud la pentristo staras muzikisto. Ĉi tiu perceptas la mallaŭtan murmuradon de la riverego, unuforma, senfina. Tiam, kiam lia amiko pentristo ĉeborde persistas kaj ek-spertas la riveron naturaliste, ankaŭ li perceptas novan, etajn tonsinsekvojn, ĉiu alia ol la antaŭa, en si mem malgrava kaj tamen sontapiŝo senpaŭza.

Tian sintenon oni riproĉis en 1887 al la komponaĵoj de Debussy kiel „vaga impresionismo“. La komponisto kontraŭis:

La muzikistoj estas destinitaj, enkapti la tutan sorĉon de nokto aŭ tago, de la tero kaj de la ĉielo. Ili nure povas vekigi ilian etoson aŭ eternan pulson.

Fakte komponistoj de la impresionismo ofte provis transformi eleksterajn impresojn en internan sentesprimon. Debussy mem tamen sindefendis kontraŭ la nocio. Por li muziko estis „son- kaj kolorarto“.

Komponistoj[redakti | redakti fonton]

Vaslav Nijinsky kiel faŭno

Plua grava komponisto de la impresionismo estas Maurice Ravel, kiu tamen ankaŭ komponis multajn verkojn, kiuj ne estis registritaj kiel impresionisma. La verkoj de multaj komponistoj apartenas al la impresionismo aŭ estis influitaj de ĝi: En la franclingvaj regionoj inter aliaj Paul Dukas, Florent Schmitt, Jean Francaix, Joseph Ryelandt, Abel Decaŭ, Olivier Messiaen, Manuel Blancafort, Guillaume Lekeu, Guy Ropartz, Albéric Magnard, Ernest Chausson, Charles-Marie Widor, Vincent d'Indy, Charles Tournemire, Gabriel Fauré, Louis Vierne, Gabriel Pierné, Paul Ladmirault, Albert Roussel, Paul le Flem, Reynaldo Hahn, André Caplet, Jehan Alain, Jacques Ibert, Georges Migot, Dynam Victor Fumet, Charles Koechlin, Emmanuel Chabrier, Maurice Duruflé, Henri DuparcMaurice Emmanuel.

En hispanio inter aliaj Manuel de Falla, Isaac Albéniz, Joaquín Turina, Joaquín Rodrigo kaj Federico Mompou.

En Italio Ottorino Respighi kaj Giacomo Puccini. En orienta Eŭropo Georges Enesco, Karol Szymanowski kaj Alexander Scriabin.

En Anglio impresionismaj influoj montriĝas ekz. je Frederick Delius, John Ireland kaj Cyril Scott, parte ankaŭ je Arnold Bax. al la malmultaj germanaj komponistoj influitaj de la impresionismo apartenas Walter Niemann, kaj en kelkaj verkoj siaj ankaŭ Sigfrid Karg-Elert.

Sinergio de la artoj[redakti | redakti fonton]

La poetoj amikigitaj kun Debussy, Charles Baudelaire, Paul Verlaine kaj Stéphane Mallarmé rilatigis lin kun la simbolismo de la poezio. Pri libreto de Maurice Maeterlinck Debussy komponis sian operon „Pelléas et Mélisande“. Ankaŭ liaj kantoj koncentriĝas sur la tekstenhavo kaj la el tiu rezultan etoson. La muziko „Prélude à l'après-midi d'un faune“ poste ŝanĝiĝis en baleton.

Distingiloj[redakti | redakti fonton]

Debussy: Pagodes, el Estampes.

La impresionismo markas la finon de la romantikisma muziko. Kvankam samtempe verkis komponistoj de la malfruromantiko, la impresionismo jam evoluigis propran tonlingvon, kiu distingigis ĝin de ĉi tiuj verkoj. Kiel elirpunkto de ĉi tiu evoluo oni rigardas ofte la faman Tristan-akordon de Richard Wagner, kiu unuan fojon foriĝis de la funkcionala harmoniko.

La impresionisma muziko evitis fermajn melodioj laŭ fiksita skemo aŭ frazo. Anstataŭe ĝia melodiaro distingiĝas per flua, ondoforma aŭ ankaŭ pendola moviĝo. En „Pelléas“ de Debussy troviĝas ankaŭ pasaĝoj kantataj recitative sur nur unu tono; jen la sonkoloroj de la orkestro estas ege pli grava ol la melodio de la kantvoĉo.

La komponistoj ofte evitis stabilan tonalan centron. Impresionismajn verkojn oni povis nomi atonalaj. Plentongamoj estas aparta rekonilo de la muziko de Debussy, oni ankaŭ uzis modalojn aŭ modalajn turnojn anstataŭ fiksitajn tonalojn. Ofta karakterizaĵo de impresionismaj muziko estas la kvintonismo. Kadre de ĉi tiu eksperimentema fazo la disonanco pluemancipiĝis. Anstataŭ maĵorajn kaj minorajn trisonojn de la kadenco la impresionismo metis kvart- kaj kvintsonojn, krome ĝi uzis akordojn, ĉefe septimakordojn, kiujn ĝi ne daŭrigis laŭsence de funkcionala harmoniko, sed nur paralele forŝovas. Ĝi uzas plentongamojn, per kiuj nur aŭgmentitaj trisonoj estas genereblaj, kaj kvintonajn gamojn, kiuj nur permesas limigitan tonselekton.

Harmonie okazis anstataŭ ŝoviĝoj anstataŭ kadencoj kaj iliaj plilarĝiĝoj, libere ŝvebantaj kaj harmonie neligitaj akordoj, bordunkvintoj. Sonaj nuancoj, kiuj povas apenaŭ senteble ŝanĝi etosojn, evoluis al ekstrema graveco.

La ritmaron stampis vualiga, rafina estetiko. La impreso de ĉiame ŝanĝiĝa sontapiŝo sen bruskaj ŝanĝoj malofte ĉesis.

La plej elstara rekonilo do estis la sonkoloro kaj la instrumentigo. Tipaj estas tavoligoj de muzikaj ebenaĵoj: profunda, sed ne trudema baso, viglaj mezvoĉoj kaj klara motivo en la supraj voĉoj, kiu tamen ne subiĝis al la leĝoj de la kutima klasikromantika prilaborado (diminuado, disigoj ktp.), sed pli bone estis traktata asociece. Apartaĵo estas la „Bolero“ de Maurice Ravel.

Tiuj ĉi elementoj ebligis formi etosajn kaj spacajn ŝanĝojn ene de verko subile, sen ke la verko mem bezonus plurajn finajn etformojn kiel kantoj aŭ duetoj klare separitaj de la resto de opero. Ene de akto ĉiuj transiro pasas flue kaj sen paŭzoj kaŭzitaj pro la formo. La ambigua harmoniko eĉ nuntempe estas surpriza kaj ne estas fikseble laŭ harmoniaj leĝokonformecoj.

Tipaj formoj de la impresionisma muziko estas la trakomponita opero (krom „Pelléas et Mélisande“ de Debussy ankaŭ „Ariane et Barbe-Bleue“ de Paul Dukas kaj „L'enfant et les sortilèges“ de Maurice Ravel) kaj simfoniaj poemoj. Ankaŭ oftas pianoverkoj kaj kantoj, kiuj estis ordigitaj en diversaj koloktoj laŭ poetoj. Plua karakterizaĵo estas la regreso al antaŭklasikaj formoj kiel tokato, sarabando, menueto kaj paspiedo. Per tio la impresionismaj komponistoj ekligiĝas al la klavicenmajstroj Jean-Philippe Rameau kaj François Couperin.

La impresionistoj, ĉu pentristoj, verkistoj, poetoj aŭ muzikistoj, precipe pro la Internacia ekspozicio en Parizo ekŝatis fremdajn ekstereŭropajn kaj ekzotikajn artojn, kaj tiun emon respegulas ankaŭ multaj el iliaj verkoj. Bela ekzemplo por la ekzotismo en la impresionisma muziko estas la pianopeco Pagodes el Estampes de Claude Debussy (vd. la supran partituron): La titolo (Pagodes = pagodoj) promesas ekzotan etoson, kaj Debussy plenumas tion per kompoziciaj rimedoj, kiuj estas tipaj por tonpentra impresionismo. Jen ekzemple la bordunkvinto en la baso. La akordoj sen klara funkcionaleco estas sonkoloroj, la melodio en la supravoĉo estas kvintonisma kaj malhavas klaran strukturon kiel melodio el la Viena klasiko. Kelkloke la melodion akompanas kvart- aŭ kvintparaleloj. Foje ankaŭ la melodia ritmo fariĝas ne klare konturita pro rapidaj movoj kaj la ofta ŝanĝo inter duoloj kaj trioloj . La granda tonamplekso sur la piano (ekde B ĝis g#'') postulas de la pianisto la uzadon de la dekstra pedalo, kio efikas, ke la tonoj perdas siajn konturojn kaj fariĝas nebulaj. Per tiuj ĉi rimedoj Claude Debussy aludas la indonezian gamelanorkestran muzikon kaj elvokas je la aŭskultanto la imagon de pagodo en orient-Azio.

Ĉefaj impresionismaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Claude Debussy, la plej elstara komponisto de la impresionismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]