Periodo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la sciaro de muzikaj formoj kaj la kompozicio la termino periodo signifas strukturan unuon en la sinsekvo kaj subdivido de muzikaĵo. La periodo estas duparta kaj konsistas el antaŭa parto kaj malantaŭa parto samlongaj (simetria strukturo). La antaŭa parto finiĝas malferma (ofte sur dominanto), la malantaŭa parto metas finon al la periodo (plejofte sur la toniko).

"Ode an die Freude" el la finala movimento de la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven. La periodo strukturas a-a'-b-a'

Antaŭa parto kaj malantaŭa parto de periodo el po du frazoj, je kiu la unua frazo de la antaŭa parto revenas en la unua frazo de la malantaŭa parto idente aŭ ŝanĝite. Ankaŭ la dua frazo de la malantaŭa parto povas simili al la dua frazo de la antaŭa parto. Laŭ ideala modelo periodo daŭras ok taktojn, je kiuj po kvar taktoj apartenas al antaŭa kaj malantaŭa parto, kiuj siaflanke subdividiĝas en po 2+2 taktojn (motivojn).

Kune kun la parenca t.n. Satz (vd. sube) al ĝi periodo formas en la klasiko kaj romantiko la dominan modelon por formi sintaksajn unuojn.

La evoluiga frazaro[redakti | redakti fonton]

Komencaj taktoj de la 5-a simfonio de Ludwig van Beethoven

Erwin Ratz enkodukis en la germanan muzikteorion la terminon Satz (frazo) kun la signifo de sintaksa unuo kiel kontraŭparto al la en si fermita formo de periodo. Tiu termino tamen pro plurobla uzado en la muziko povas konduki al konfuzo. En Esperanto do rekomendindas la termino evolua frazaro (komparu frazo (muziko). Kiel periodo ankaŭ evolua frazaro konsistas el antaŭa parto kaj malantaŭa parto, tamen la malantaŭa parto kutime finiĝas sur la dominanto, donante al la evolua frazaro malferman karakteron. En evolua frazaro la unua frazo de la antaŭa parto jam revenas tuj en la dua frazo de la antaŭa parto (idente aŭ ŝanĝite, ekz. sekvencigite), dum kiam la malantaŭa parto metas ion novan, je tio tamen havas malferman trajton. La malantaŭa parto male al periodo havas daxurigan, evoluigan karakteron. La idealmodelajn (2+2)+(2+2) taktojn de periodo (en la formo aba'c) kontraŭas de 2+2+4 taktoj (laŭ la formo aa'b) en la evoluiga frazaro. La evoluiga frazaro estas la posteulo de barokaj evolumodeloj.

Plej fama ekzemplo por Satz en la senco de Ratz estas la komenco de la 5-a simfonio de Ludwig van Beethoven. La unuj du taktoj prezentas motivon, kiu ripetiĝas sekvencite sur tono pli malalta, finiĝanta sur dominanto. Beethoven disfendas la komencajn okonajn notojn, kreante per ili la taktojn 2 dutaktajn grupojn kaj koncentrigas la okona evoluon en fina kvartakta grupo. Ĉi tiu okona modelo trairas la tutan movimenton, kaj eĉ la tutan simfonion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]