Dominanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dominanto nomiĝas la kvinto de tonalo samkiel la akordo baziĝanta sur ĝi" (Hugo Riemann). La nocio signifas en la muzika funkciteorio trisono, kies toniko situas kvinton super la toniko de la ĉeftonalo, la toniko. En la ŝtupoteorio tiu laŭas la akordon de la kvina ŝtupo.

Kiel dominanto oni kutime nomas akordon, kies ekapero anoncas la tonikon. Jean-Philippe Rameau, rigardata kiel fondinto de la funkciteorio, eltrovis, ke akordoj preparantaj aliajn akordojn plejofte situas kvinton super aŭ kvarton sub la celakordo. Li nomis la preparan akordon dominanto.

Pli poste oni uzis la nocion nur por la akordo, kiu preparas tonikan akordon de la ĉeftonalo. En maĵora gamo ĉi tiu akordo same estas maĵorakordo, kies tercio kiel karakteriza bazotono gvidas en la tonikon. En minoro la gvida tono ne estas gamero, tamen oni ofte metas ĝin je la uzado kiel dominanto (harmonia minoro) – tiam la dominantakordo ankaŭ je minor-toniko estas maĵorakordo. Se oni ne uzas la gvidan tonon, oni parolas klarige pri „minora dominanto“.

Dominanto povas krom sia funkcio kiel preparilo de akordoj en la ĉeftonalo ankaŭ gvidi (moduli) en alian tonalon. Se ĉi tio okazas, oni nomas la akordon interdominanto (aŭ duobla dominanto) kaj markas ĝin per sago super la D por dominanto. Ekzemple: je intencita ŝanĝo de C-maĵoro al G-maĵoro ist G-maĵoro estas la dominanta tonalo de C-maĵoro, sed por ŝanĝo de tonalo oni bezonas moduladon; la interdominanto D-maĵoro estas favora, ĉar ĝi estas dominanto de la celtonalo G-maĵoro.

Per aldonado de la septimo ekestas dominanta septakordo.

Vid ankaŭ[redakti | redakti fonton]