Dominanta septakordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Dominanta septakordo (ankaŭ dominantseptakordo) estas septakordo formita sur la dominanto, do sur la kvina ŝtupo de tonalo. En C-maĵoro la tonoj de dominanta septakordo estas g-b-d-f. La eta septo g-f, aparte tamen ankaŭ la diminuita kvinto (la inversa intervalo de la tritono) b-f estas disonancoj, kiuj celas dissolviĝon.

Ĉar la dominanto prefere estas uzata kiel maĵora akordo (ankaŭ je minortonalo, kvankam la unua trito tiam ne estas ero de la gamo, vidu dominanto), la dominantaj septakordoj de C-maĵoro kaj de c-minoro ne diferencas unu de la alia.[1]

Inversigoj[redakti | redakti fonton]

La dominanta septakordo havas bazan formon kaj tri inversigojn:

  • bazan formon (toniko en la baso)
  • kvintseksta akordo (trito en la baso)
  • tritokvarta akordo (kvinto en la baso)
  • duta akordo (septo en la baso)

La funkcia nomo de la akordo estas D7, je tio D reprezentas la funkcion de la dominanto (ne la tonon d!). En C-maĵoro la akordo staras sur la tono g; la akordo do nomiĝas G7.

En la dominanta septakordo la diminuita trisono sur la 3-a ŝtupo la akordotonoj enestas la bazan tonalon (en C-maĵoro: b-d-f). Ĉi tiun la funkcia teorio komprenas kiel sentonikan dominantan septakordon, kiu povas anstataŭi la kompletan dominantan septakordon. Pro ĝia plursenceco ĝi taŭgas bonege por moduladoj. La sama ankaŭ validas por la sentonika dominanta septnaŭta akordo kun eta naŭto, kiu analogas diminuitan kvarsonon sur la 7-a ŝtupo.[2]

En ĵazo la tritotavoligo de dominanta septakordo kun eta, ega aŭ aŭgmentita naŭto (Ci-lasta nomita pro la simbolo ♯9 „diesa naŭto“ ), estas daŭrigebla per la dekunuto kaj la dektrito (7-9-11-13). La kvinto estas alteraciebla duontonon supren aŭ malsupren.

Dissolviĝoj de dominanta septakordo[redakti | redakti fonton]

Kutime dominanta septakordo dissolviĝas jene:

  • La maĵortrito de D7 estas dissolvita en la gamnoton de la toniko.
  • La eta septo de D7 iras paŝon malsupren en la triton de la toniko. (Pro tio ekestas, se la septo staras en la baso, post dissolviĝo nepre sekstakordo.)
  • La kvinto de D7 iras al la gamnoto de la toniko.
  • La gamnoto de D7 aŭ restas surloke kiel meza voĉo aŭ saltas en la baso ankaŭ al la gamnoto de la toniko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Heinrich Eggebrecht (eld.): Riemann-Musiklexikon. Sachteil. Schott, Majenco 1967. Kapvorto „Dominante“.
  2. Willi Apel (eld.): Harvard Dictionary of Music. Heinemann, Londono 1970. Kapvorto „Modulation“.