Diminuita

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto diminuita estas nocio ĉefe uzata en muziko kun pluraj signifoj:

Diminuitaj intervaloj[redakti | redakti fonton]

Rilate intervalojn „diminuita“ signifas, ke la intervalo per alteraciiloj estas tiel ŝanĝita, ke ĝi enharmonie konformas al alia intervalo.

Je perfektaj intervaloj (primo, kvarto, kvinto kaj oktavo) diminuado efikas, ke la intervalo aŭdiĝas kiel la vicmalgranda intervalo en granda etendiĝo. Ekzemploj: diminuita kvarto konformas al granda tercio; diminuita oktavo al granda septimo.

Je „malperfektaj“ intervaloj (do aŭ „etaj“ aŭ „grandaj“) diminuado rilatas nur sur la „etaj“ variaĵoj de intervalo. Do ne ekzistas diminuita granda tercioj, kiu tiam konformus al eta tercio (tamen diminuita tercio neniam nomiĝas diminuita eta tercio, ĉar ekzistas ja nur unu speco de tercio diminuebla). Jen diminuado havas la konsekvencon, ke la intervalo aŭdiĝas kiel la vicmalgranda aŭ perfekta aŭ granda intervalo. Ekzemploj: diminuita tercio konformas al granda sekundo, diminuita sekundo konformas al (perfekta) primo, diminuita seksto al (perfekta) kvinto kaj diminuita septimo al granda seksto.

Diminuitaj trisonoj[redakti | redakti fonton]

Rilate trisonon diminuita signifas, ke nur etaj tercioj estas tavoligitaj, la trisono do konsistas nur el etaj tercioj; ekzemple ĉe la trisono c diminuita resp. Co:

c’-e♭’-g♭’ (c’-e♭’ kaj e♭’-g♭’ ambaŭ estas etaj tercioj)

Tia diminuita trisono ankaŭ povas esti rigardata kiel mallongigita dominanta septimakordo ene de tonalo, kondiĉe ke ĝi estas konstruita sur la 7-a ŝtupo de tonalo. La supre nomitan akordon oni ankaŭ povus nomi ekzemple mallongigita dominanta septimakordo en D♭-maĵoro (a♭-c’-e♭’-g♭’ kiel kompleta dominanta septimakordo en D♭-maĵoro; A♭ kiel fundamenta tono mankas, pro tio mallongigita). En C-maĵoro la mallongigita dominanta septimakordo nomiĝas B diminuita aŭ Bo kaj konsistas el la tonoj b-d’-f ' .

La diminuita trisono havas kiel karakterizan inervalon la diminuitan kvinton, estas do tre disonanca, atentostreĉa akrodo.

Diminuitaj kvarsonoj[redakti | redakti fonton]

Je kvarsonoj ekzistas du specoj de diminuitaj akordoj:

La duondiminuita septimakordo estas tavoligita el du etaj kaj unu granda tercio. ĝi troviĝas sur la 7-a ŝtupo de ĉiu maĵorgamo (en C-maĵoro ekzemple: b-d’-f’-a’) La nocio duondiminuita do deduktiĝas de tio, ke ĝi ne komplete konsistas el malgrandaj tercioj. Ĉar ĉiuj ĉi tonoj ankaŭ apartenas al la G-dominanta septim-naŭna akordo, oni povas rigardi ĉi tiun akordon ene de C-maĵoro ankaŭ kiel mallongigitan dominantan septim-naŭnan akordon. Ĝenerale do validas, ke duondiminuita septimakordo sur la 7-a ŝtupo de maĵor-tonalo ankaŭ povus esti nomata mallongigita dominanta septim-naŭna akordo ene de la sama tonalo. La duondiminuita septimakordo havas pli „ŝveban“ karakteron; kiel dominantakordo ĝi tamen ankaŭ havas streĉon, kiu strebas al dissolvo. En la ĵaza harmoniaro oni ofte rigardas duondiminuitajn akordojn kiel 2-a ŝtupo de 2-5-1 kadenco en minoro, kiu dissolviĝas al toniko-paralelo de la tonalo, en kiu la duondiminuita akordo formas la 7-an ŝtupon. Ekz: ligo 2-5-1 en a-minoro: | Bm7b5 | E7b9 | Am ||

Simbole oni prezentas ĝin jene: Bm7 ♭5 aŭ Bm7 -5 aŭ BØ

En la klasika muziko oni uzis la duondiminuitan septimakordon tamen alimaniere. La b ne estis la tercio de la sub tiu kuŝanta fundamenta tono, sed la kvinto. Konforme al tio la tonoj b-d-f-a apartenas al dominanto (e-g♯-)h-d-f-a kaj ne al G-maĵora akordo. (komp.: "Versuch einer Anleitung zur Komposition", Koch, 1782, S. 109 f.)

La diminuita septimakordo konsistas el tri etaj tercioj, kiuj estas tavoligitaj unu super la alian. Ĉar en ĝi eĉ dufoje aperas la plej disonanca intervalo de la maĵorminore tonala muziko, la tritono, ĝi estas ege disonanca akordo, kiu postulas en la muziko antaŭ la 20-a jarcento plejofte dissolviĝon. En la muzikteorio oni skribas ĉi tiun akordon kiel, dim (diminuita) aŭ D°.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Diminuita » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3207330 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)