Akordsimbolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akordsimbolojn oni uzas en notacio por karakterizi akordojn.

La nuntempe plejofte uzataj simboloj devenas el la ĵazo kaj la populara muziko. Oni evoluigis kaj uzis ilin por helpi la soloiston ĉe la improvizado pri certa akordserio.

Sistema superrigardo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej uzataj notadosistemoj fiksas jenaj skribmanierojn:

Alteraciiloj
[tonlitero] akordo sur tono duontonon pli alta (Ekz.: G = G)
[tonlitero] akordo sur tono duontonon pli malalta (Ekz.: G = G)
Trisonoj
C, D, G, B, B maĵora trisono sur C, D, G, B, B ktp.
Cm, Em, aŭ ankaŭ F–, A minora trisono sur C, E, F, A ktp.
Cdim, E dim aŭ Cm−5 diminuita trisono sur C, E ktp. (du malgrandaj tercioj, kadrointervalo diminuita kvinto)
C+ aŭ ankaŭ E♭+, ankaŭ aug ekz. Caug aŭgmentita trisono sur C, E ktp. (du grandaj tercioj; kadrointervalo aŭgmentita kvinto)
Kvar- kaj plursonoj
kun maĵora tercio
A6, C♯6 trisono kun aldonita seksto sur A, C ktp.
E6/9, D♭ 6/9 trisono kun aldonita seksto kaj naŭno sur E, 'D ktp.
Dmaj7 aŭ DΔ aŭ Dj7 kvarsono kun granda septimo sur D
C7 kvarsono kun malgranda septimo sur C (dominanto-septimakordo)
F9, B♭9
(ankaŭ F7/9 ktp.)
dominanto-septimakordo kun naŭno (dominanto-septimnaŭno-akordo)
B13 (ankaŭ B7/9/13) dominanto-septimakordo kun naŭno kaj tredecimo
B♭9♭13 (ankaŭ B7/♭9/♭13) ofte ankaŭ nekompleta Bb9 dominanto-septimakordo kun malgranda naŭno kaj malgranda tredecimo de dominato el minora kadenco. Ĝi uzas la harmonian minorgamon kaj ne havas aŭgmentitan naŭnon (♯9). Ĝi estas plejparte ne detale notita, foje nur per ♭9, kaj pro tio malĝuste intermiksita kun la alteraciita akordo.
Gadd9 trisono kun aldonita naŭno, (add signifas, ke la tono estas aldonata sen la sub tiu situantaj opciotonoj; ekz.: F♯add9 ne enhavas septimon, sed nur la naŭnon kiel opciotonon)
D7 add13
(malpli ofte ankaŭ D7/6)
dominanto-septimakordo kun tredecimo (sen naŭno kaj undecimo!)
E♭7♯5 aŭ Eb7+5 dominanto-septimakordo kun (duontonon) s alteraciita resp. aŭgmentita kvinto (saman oni ankaŭ povas fari kun la naŭno (♯9) kaj la kvarto, resp. undecimo (♯11) aŭ laŭbezone kombini (ekz. Eb7♯5♯9)) (*)
C7♭5 aŭ C7-5 dominanto-septimakordo kun (duontonon) malsupren alteraciita resp. diminuita kvinto (sama funkcias ankaŭ pri seksto (resp. tredecimo: ♭13) kaj naŭno (♭9), kiuj estas interkombineblaj kun la akordo (ekz. C7♭9♭13)) (*)
A♭7alt.
aŭ A♭7♭9♯9♭13
resp. A♭7♭9♯9♯11
t.n. alteraciita akordo.
kun minora tercio
Gm6 aŭ G6 minora trisono sur G kun aldonita (kutime granda) seksto
Fm6/9 aŭ F6/9 minora sekstnaŭno-akordo
Cm7 aŭ C–7 minora septimakordo sur C
Bmmaj7 aŭ Bmj7, resp. Bmaj7 ktp. minora septimakordo kun granda septimo
Dm9 / Dm11 minora septimakordo kun naŭno / kun naŭno kaj undecimo
Cmadd9 minora trisono kun aldonita naŭno, sen septimo (sama funkcias ankaŭ pri add11, per kiu oni aldonas undecimon aŭ kvarton sen septimo kaj naŭno))
Fm7 ♭5 aŭ Fm7 -5 aŭ FØ duondiminuita septimakordo sur F
diminuita septimakordo sur C (tri malgranda tercioj, kadrointervalo estas la diminuita septimo, kiu rezultigas enharmonie interŝanĝate sekston; ĉe C: C, E, G, A)
Pluaj akordoj
Fsus4 aŭ F7 sus4 la kvarto substituas en la akordo la tercion
Fsus2 oder F2 la sekundo substituas (!) en la akordo la tercion
C5 aŭ C5 aŭ C3 senterciaj akordoj kun toniko C: c¹-f¹, c¹-g¹, c¹-f¹-c²
Apartaĵoj
A/BG7/CAm/B ktp. akordoj kun deviga bastono — oni aldonas al akordo alian bastonon ol la toniko. Tiu povas deveni el la originala akordo kaj tiam prezentas akordinvertadon (ekz. C/G) , aŭ ĝi povas estis akordfremda tono, je kio ĉiuj tonoj enestaj la bazan akordon restas senŝanĝe.
 D° 
C°
dutonala akordo (du akordoj ludataj samtempe — kutime sur piano: la supra akordo kun la dekstra mano, la malsupra akordo kun la maldekstra mano)
(*) La alteraciitaj akordo- kaj opciotonoj ne estas senlime kombinitaj. Do ekzistas jenaj reguloj:
  • ne ekzistas ♯13 (ĉar tio egalus malgrandan septimon)
  • ne ekzistas ♭11 ( ĉar tio egalus tercion)
  • ♯11 kaj ♭5 rezultigas la saman sonon, sama validas por ♯5 kaj ♭13, do estas superflue, skribi ilin samtempe pokaze
  • ♭5 signifas, ke ne ekzistas en la akordo perfekta kvinto (dum kiam ĝi eblus ĉe ♯11)
  • ♭13 signifas, ke ne ekzistas granda tredecimo en la akordo, sed povas ekzisti perfekta kvinto (malgraŭ duontona distanco)

krom tio preskaŭ ĉio eblas (kombini ♭9, ♯9, ♯11/5, ♯5/♭13 kaj/aŭ ellasi laŭplaĉe)

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

  • Anstataŭ marki la minorakordojn per „m“, parte ankaŭ estas kutime uzi minusklajn tonsliterojn.
  • Alteraciitaj akordotonoj troveblas ankaŭ notitaj per + kaj – malantaŭ la nombro, anstataŭ ♯ kaj ♭ antaŭ la nombro.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tabelo de akordsimboloj de Ulrich Kaiser

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jamey Aebersold: Ein neuer Weg zur Jazz Improvisation, Advance Music, 1996
  • Carlo Bohländer: Harmonielehre, Schott, 1961
  • Wolf Burbat: Die Harmonik des Jazz. Neuauflage. dtv, München 1998, ISBN 3-423-30140-6
  • Richard Graf, Barrie Nettles: Die Akkord-Skalen-Theorie und Jazz-Harmonik, Advance Music, ISBN 3-89221-055-1
  • Frank Haunschild: Die neue Harmonielehre, Band I. 1997. ISBN 3927190004
  • Axel Jungbluth: Jazz-Harmonielehre, Schott, 1981
  • Frank Sikora: Neue Jazz Harmonielehre. Schott Music, 2003. ISBN 3-7957-5124-1 (mit 2 CDs)
  • Gerald Smrzek: The Book Of Chords, Canticum, 2005
  • Joe Viera: Grundlagen der Jazzharmonik, universal edition, 1980

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]