Bazotono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bazotono estas en muziko:

  • la celtono de melodio, kiu ofte estas ankaŭ la fina tono.
  • La unua tono de gamo, kiu donas al la apartena tonalo kaj nomoĝas ankaŭ gamnoto
  • La plej malalta tono de akordo en baza pozicio – je akordo de ajna inversigo ne nepre la plej malalta tono estas ankaŭ la bazotono;estas ankaŭ akordoj, je kiuj mankas la bazotono laŭsence de la partotonaro: Oni nomas ekzemple la akordon b-d'-f' en C-maĵoro mallongigita dominantseptakordo, kies bazotono g ja funkcias kiel bazo laŭsence de la partotonaro, sed ne eksonas. Simile estas je diminuitaj septakordoj, kiuj povas rilati al kvar malsamaj bazotonoj (je kio unuopaj tonoj estas enharmoniaj).
  • Je unuopa tono la (plej malalta) fundamenta frekvenco, kiu egalas al la fakta tonalto, dum kiam la kunsonaj suprotonoj difinas la sonkoloron de tono; se tono estas malriĉa je suprotonoj, oni diras „bazotona“ sono;
  • je blovinstrumentoj la plej malalta tono je kompleta, nemodifita aerkolono (ĉiuj prentruoj estas fermitaj resp. neniu valvo aŭ klapo estas manipulita).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Dickreiter, Volker Dittel, Wolfgang Hoeg, Martin Wöhr, "Handbuch der Tonstudiotechnik", Sepa plene novverkita kaj pliampleksigita eldono, eldonita de ARD.ZDF medienakademie, Nurenbergo, 2 volumoj, eldonejo: K G Saur, Munkeno, 2008, ISBN 3-598-11765-5 oder ISBN 978-3-598-11765-7