Mallongigita dominantseptakordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominantseptakordo sur bazotono G kaj ties mallongigita formo

Mallongigita dominantseptakordo estas dominantseptakordo, kies bazotono ne aperas.

Tiu ĉi akordo tamen ne estas memstara akordotipo, sed diminuita trisono. La kompreno de ĉi tiu akordo kiel mallongigita dominantsakordo devenas de la funkciteorio. Kiel diminuita akordo ĝi staras kiel gam-apartena akordo sur la 7-a ŝtupo de la maĵora gamoj; ĝi havas tamen kiel ununura tdiminuita trisono de la gamo apartan pozicion.

Ĉi tiu akordo estis uzata en sia 1-a inversigo (sest-akordo) ja delonge kiel konsonanca sono, antaŭ ol ĝi en la malfrua baroko per apero de la dominantseptakordo estis sentata kiel ties anstataŭanto kaj per tio kiel disonanca.[1]

(Laŭ la sama principo ankaŭ la dominanta septnaŭta akordo estas mallongigebla.)

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La akordo staras gamapartene sur la 7-a ŝtupo de maĵora gamo, ĝiaj tonoj laŭas per tio al la supraj tri tonoj de dominanta septakordo. Ĉi tio, la sekve de tio parte sama intervalstrukturo kaj la rezulta strebotona streĉo aperigas ĝin kiel ofta dominanto-reprezentanto.

Akordosigno[redakti | redakti fonton]

Kiel dominantseptakordo kun manka bazotono oni bildigas ĝin per laŭlarĝe trastrekita D; adapte al kutimaj letertipoj ankaŭ kiel Đ7.
Oni nombras la tonojn ekde la ne-sonanta bazotono; ĝi konsistas do el trito, kvinto kaj septo (3,5,7), mankas la 1.

Voĉkondukado[redakti | redakti fonton]

La akordo preskaŭ senescepte aperas en la unua inversigo, do staranta sur la 5, kiel Đ57. Oni duobligas plejparte la 5-on.

Je la progresado ekestas diferencoj al la perfekta dominantseptakordo: Pro manko de vera septostreĉo la septo de Đ7 ne nepre estas kondukenda malsupren en la tonikan triton, sed povas ankaŭ progresi en la tonikan kvinton. Pro tio ankaŭ eblas duobligi la septon – la du tonoj tiam ne devas esti kondukataj samdirekten, je kiu nepre ekestus malpermesitaj paraleloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diether de la Motte, Harmonielehre, ISBN 978-3-7618-2115-2, 14-a eldono., p. 56-7