Frazo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Frazo (apartigilo).

Frazo (grek. φράση phrássi „la frazo“, „esprimo“, „la parolturno“, komparu strofo) estas en la muzika kompozicia doktrino malgranda senco- kaj strukturunuo, ofte kunmetita el pluraj motivoj. Pluraj frazoj siaflanke povas formi t.n. periodon.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La frazo devenas de tiama kromformo (nun la ĉefoformo) de la malnovgreka vorto φράσις „la parolturno“, la „esprimo“ kaj parencas al la nocio frazo el la lingvistiko. Kiel tie ĝi nomas figuron fermitan en si mem, kiu pleje estas parto de pli granda (muzika) strukturo.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ malnova kaj simpla difino frazo konsistas el tiom da muziko, kiom oni povas kanti per unu enspiro.

The New Grove: „A term adopted from linguistic syntax and used for short musical units of various lengths; a phrase is generally regarded as longer than a motif but shorter than a period.“ („Nocio transprenita el la lingvistiko kaj uzata por mallongaj muzikaj unuoj de varia longeco: Frazo estas kutime pli longa ol motivo, sed pli mallonga ol periodo.“)

Stein, 1962:Frazo estas unu el la kontraŭdiraj nocioj en la muziko: nerigarde la fakton, ke oni povas uzi ĝin same por dutaktaj kiel ankaŭ por oktaktaj (aŭ eĉ pli grandaj) unuoj, oni ofte uzas ĝin malĝuste, por nomi subdividojn de pluraj aŭ unuopaj frazoj.“