Kojlorektuma kancero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
C18.0 kancero de la cekumo
C18.1 kancero de la apendico
C18.2 kancero de la ascenda kojlo
C18.3 kancero de la dekstra kojla kurbiĝo
C18.7 kancero de la sigmoido (colon sigmoideum)
C19 kancero de la sigmoida-rektuma transira areo
C20 kancero de la rektumo
vdr

Kojlorektuma kancero estas kancero de la cekumo kun la apendico, la kojlo kaj la rektumo, do de la plejgrandparto de la dika intesto. Kanceroj de tiuj partoj de la intestaro ampleksas pli ol 95 procentaĵojn de ĉiuj kanceraj malsanoj de la intesto. En la plej multaj industrie altevoluigitaj ŝtatoj de la tero, ekzemple en okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, inter kaj viroj kaj virinoj temas pri la dua plej ofta speco de kancero. Ekzemple en Germanio pli-malpli 6 procentaĵoj de ĉiuj homoj malsaniĝas je ĝi iam dum la vivo. Kojlorektumaj kanceroj en la komenca fazo preskaŭ neniam kaŭzas simptomojn, kaj preskaŭ ĉiuj el ili ekestas el komence benignaj (do ne vivdanĝerigaj) intestaj polipoj.

skemo de la digesta sistemo

Laŭ la spertoj de moderna medicino la ŝancoj sanige terapii la malsanon per operacio kaj apliko de kontraŭkanceraj, ĉelvenenigaj medikamentoj esence dependas de laŭeble frua trovo de la kancero. Mezume kvin jarojn post trovo de la diagnozo en la kazo de intensa terapiado ankoraŭ vivas 40 ĝis 60 procentaĵoj de la pacientoj - sen medicina terapiado la ŝanco pretervivi estas praktike nula. En pluraj industriaj ŝtatoj la medicinaj asekuroj ĉe homoj de pli ol 55 jaroj transprenas la kostojn de preventa kojloskopio ĉiujn kvin jarojn, kiuj ebligas la forprenon de intestaj polipoj kaj per tio la preventon de kojlorektumaj kanceroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]