Milan Kundera
Milan Kundera | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1929 (93-jara) en Královo Pole |
Lingvoj | franca • ĉeĥa |
Loĝloko | Parizo • Purkyňova • Rennes |
Ŝtataneco | Francio • Ĉeĥio • Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Faculty of Arts, Charles University in Prague • Film and TV School of the Academy of Performing Arts in Prague |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Ludvík Kundera |
Patrino | Milada Kunderová |
Parencoj | Ludvík Kundera |
Okupo | |
Okupo | verkisto • scenaristo • tradukisto • romanisto • dramaturgo • universitata profesoro • poeto • aŭtoro |
Verkoj | The Joke The Book of Laughter and Forgetting La netolerebla leĝero de estado Immortality Laughable Loves |
Milan Kundera (naskiĝis la 1-an de aprilo 1929 en Brno, Ĉeĥio) estas ĉeĥa kaj franca verkisto vivanta ekde 1975 en Francio, kie li obtenis la francan civitanecon en 1981. Li estas la plej konata pro liaj verkoj La netolerebla leĝero de estado, Libro de ridado kaj forgesado kaj Ŝerco.
Li verkas en la ĉeĥa kaj en la franca lingvoj. Li revizias la francajn tradukojn de ĉiuj liaj verkoj, do tiuj ne estas konsiderata kiel tradukoj, sed kiel originalaj verkoj. Liaj libroj estis malpermesitaj laŭ la Komunista Registaro de Ĉeĥio ĝis 1989.
Liaj dramoj (Posedantoj de ŝlosiloj, Jakobo kaj la sinjoro), rakontoj (Ridindaj amoj), eseoj (La arto de romano) kaj precipe romanoj (Ŝerco, La vivo estas aliloke, Adiaŭa valso, Libro de ridado kaj forgesado, La netolerebla leĝero de estado, Senmorteco, Lanteco, La identeco) donis al li grandan popularecon tutmonde.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- La netolerebla leĝero de estado – filmo de Philip Kaufman