Novklasikismo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La muzikhistoria nocio de novklasikismo (ne intermiksu kun novklasiko ekde la malfruaj 1980-aj jaroj) ekestis post 1920 en Parizo en la cirklo de artistoj kiel Igor Stravinski, Jean Cocteau kaj la Groupe des Six. Jean Cocteau postulis solvitan de individuo, objektivan arton, kiu lasas la aŭskultanton je klara konscienco.

Novklasikismo estas estetika tenenco trapasanta la tutan eŭropan muzikkulturon ekde ĉ. 1920. Klare rifuzante malfruromantikan esprimivon, impresionismon kaj la ekspresionismon, la novklasikismo strebas al klareco, simpleco kaj klasikeco. Dum la novklasikismo ekestis nova, tonala kaj plejparte lineare direktita muziko, je kiu la 18-a jarcento (malfrubaroko kaj fruklasiko) ofte estis modelo por komponteknikoj, formoj kaj ĝenroj.

En la orgenkonstruo novklasikismo signifas instrumentotipon dominan precipe en Francio inter ĉ. 1925 kaj 1975, kiu celas kombini la franc-barokajn ("klasikajn"), franc-romantikajn kaj nordgerman-barokajn sonelementojn kun lej moderna tekniko ("l'orgue néoclassique").

La komponan tendencon de la novklasikismo oni foje false nomas ankaŭ novbaroko. Malgraŭ la malfacila limigo (la novklasikismo alprenis krom klasikaj ankaŭ malfrubarokajn formojn kaj stilrimedojn) en la muzikhistorio kaj en la aŭtoritataj profesiaj muzikleksikonoj (MGG malnova, MGG nova, New Grove Dictionary) la termino novklasikismo venkis.

novklasikismajn verkojn skribis i.a.:

Komponistoj de la Groupe des Six :

krome: