La rakonto de la soldato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Histoire du soldat (aŭ L'Histoire du soldat en franca, tradukebla kiel La rakonto de la soldato), estas teatraĵo "por esti legata, ludata kaj dancata" ("lue, jouée et dansée") fare de tri aktoroj kaj unu aŭ kelkaj dancistoj, akompane de septeto de instrumentoj. La peco estis verkita de Igor Stravinski kaj de la svisa verkisto C. F. Ramuz baze sur rusa folklora rakonto (La fuĝinta soldato kaj la diablo) elprenita el la kolekto de Aleksandr Afanasjev.[1]

La libreto rakontas la parabolon de soldato kiu interŝanĝas sian violonon al la diablo kontraŭ senlima ekonomia gajno. La muziko estas planita por septeto de violono, kontrabaso, klarneto, fagoto, korneto (ofte ludita per trumpeto), trombono, kaj perkutado, kaj la rakonto estas dirata fare de tri aktoroj: nome por la roluloj de la soldato, la diablo, kaj rakontanto, kiu ankaŭ akceptas la rolojn de kromfiguroj. Dancisto ludas la ne-parolantan rolon de la princino, kaj povas ankaŭ ekzisti kromaj ensemblodancistoj.

La origina franca teksto de Ramuz estis tradukita en la anglan fare de Michael Flanders kaj Kitty Black,[2] kaj de Jeremy Sams, en la germanan fare de Hans Reinhart,[2] kaj en la nederlandan de Martinus Nijhoff.

La plena prezentado de L'Histoire du soldat prenas proksimume unu horon.

La muziko estas plena je variaj taktindikoj. Tial, ĝi estas ofte ludita de dirigento, kvankam kelkaj ensembloj elektis prezenti la pecon sen tiu. La laboro estis premierita en Laŭzano la 28an de septembro 1918 kondukita fare de Ernest Ansermet. La brita dirigento Edward Clark estis amiko kaj eltenanto de Stravinski kaj iama helpa dirigento por Ansermet ĉe la Rusaj Baletoj. Li kondukis la britan premieron de Histoire du soldat en 1926 en Newcastle-upon-Tyne, kaj faris tri pliajn tute enscenigitajn prezentojn en Londono en julio 1927.[3]

Stravinski estis helpita multe en la produktado de la laboro fare de la svisa filantropo Werner Reinhart. Reinhart sponsoris kaj plejparte garantiis la premieron. En dankemo, Stravinski dediĉis la laboron al Reinhart,[4] kaj donacis al li la originan manuskripton.[5][6] Reinhart daŭrigis sian subtenon de la laboro de Stravinski en 1919 financante serion de koncertoj de sia lastatempa ĉambra muziko.[7] Tiuj inkludis koncertan suiton de kvin pecoj de La rakonto de la soldato, aranĝita por klarneto, violono, kaj piano, kiu estis kapjeso al Reinhart, kiu estis rigardita kiel elstara amatora klarnetisto.[8] La suito unue estis prezentita la 8an de novembro 1919 en Laŭzano longe antaŭ la supre citita suito kun la sep originaj prezentistoj iĝis konata.[9]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Parto 1a[redakti | redakti fonton]

Kiam la verko malfermiĝas, Jozefo, rusa soldato, marŝas direkte al sia hejmurbo en forpermeso. ("Marche du soldat"/"la marŝo de La soldato") Li ripozas proksime de rivereto kaj bruiĝas tra sia tornistro. Unue li prenas sian bonŝancan medaljonon de Sankta Jozefo, poste spegulon, poste foton de lia amatino. Finfine, li trovas kion li serĉis: sia violono. Li komencas ludi. ("Petit airs au bord du ruisseau"/"Aero ĉe rojeto") La diablo prezentiĝas suspektinda kiel maljunulo portanta papilioreton, sed Jozefo ne rimarkas lin kaj daŭre ludas. La diablo kaŝaliras Jozefo'n de malantaŭe kaj surprizigas lin.

La diablo petas al Jozefo vendi al li sian violonon, kaj kiam Jozefo rifuzas, li ofertas al li libron kiu laŭ li enhavas nekredeblan riĉegon. Jozefo ne komprenas la libron, sed la diablo konvinkas al li ke ĝi estas inda pli ol lia malmultekosta violono. Jozefo tiam ekkomprenas ke la libro enhavas la okazaĵojn kiuj okazos en la estonteco! La diablo ofertas porti Jozefo'n hejmen dum tri tagoj por instrui al li koncerne la libron dum Jozefo instruos lin koncerne la fiolonon. Post kiam la diablo priskribas la luksan vivon kiun li vivos, Jozefo akceptas. Post kiam tri tagoj pasas, la diablo portas Jozefo'n hejmen. (Ripeto: "Marche du soldat")

Dum Jozefo ĉirkaŭpaŝas la padon direkte al sia urbo, li rimarkas ion strangan: ĉiuj forkuras kiel ili vidas lin. Finfine, li alvenas en la domon de sia fianĉino nur por vidi ŝin kun ŝia edzo kaj filoj. Finfine, li ekkomprenas ke tri jaroj - ne tri tagoj - paŝis, kaj ke la loĝantoj de la urbo pensas ke li estas fantomo. ("Pastorale")

Jozefo vidas la diablon alivestita kiel brutarkomercisto kaj alfrontas lin. La diablo provas trankviligi Jozefo'n memorigante lin pri la potenco de la libro. Jozefo komencis foriri kiel kolportisto. Kun la scio kion li akiris de la libro, li rapide amasigas grandan riĉaĵon. Baldaŭ, li konstatas ke tiu materia riĉaĵo signifas nenion, kaj ĉion kion li deziras estas la aĵoj kiujn li havis antaŭe - la aĵoj kiujn ĉiuj aliaj havas. ("Petite airs au bord du ruisseau (ripeto)") Li konstatas ke la senhavuloj havas nenion laŭ materiala riĉaĵo, sed ili havas ĝin kiam ili venas al feliĉo. Li iĝas ekscitita kaj komencas serĉi tra la libro la solvon, sed ankoraŭ ne povas trovi ion ajn.

La diablo alvenas maskita kiel maljuna kolportistino. Ŝi prenas kelkajn aĵojn por vendi al Jozefo: unue, bonŝanca medaljono; poste, spegulo; poste, foto de virino; finfine, violono. Jozefo tuj reagas kaj provas aĉeti la violonon de la diablo. La diablo donas al Jozefo la violonon, sed li jam ne povas ludi: la violono faras neniun sonon. ("Petite airs au bord du ruisseau (ripeto)") Jozefo ĵetas la violonon for kaj disŝiras la libron.

Parto 2a[redakti | redakti fonton]

Jozefo forlasas sian hejmon kun nenio. Li marŝas preter sia malnova hejmurbo. ("Marche du soldat (ripeto)") Li alvenas en gastejon kie li aŭdas la novaĵojn ke la filino de la reĝo estas malsana, kaj kiu ajn povas elirigi ŝin for de ŝia lito ricevos ŝian manon en geedziĝo. Li faras sian vojon al la Palacpordegoj. ("Marche Royale"/La Reĝa Marŝo")

Kiam li alvenas en la palacon, la diablo jam estas tie alivestita kiel virtuoza violonisto. Jozefo turnas kelkajn kartojn kaj ricevas aeron de fido kiam ili estas ĉiuj koroj. Subite, la diablo igas sian ĉeeston konata, tenante la violonon al sia brusto, kaj mokincitas Jozefo'n. La rakontanto rakontas al Jozefo la kialon kial la diablo kontrolas lin: ĉar Jozefo daŭre havas la monon de la diablo, kaj kiam Jozefo perdos sian tutan monon al la diablo en kartludo, li finfine estos libera.

La plano funkcias: la diablo falas, kaj Jozefo estas libera. Li prenas la violonon kaj ludas. ("Petit concert"/"La Malgranda Koncerto") Li triumfe marŝas en la ĉambrojn de la princino kaj komencas ludi alian melodion. La princino estas mirakle revivigita per la muziko, kaj komencas danci. ("Trois danses"/"Tri Dancoj" "1. Tango; 2. Valso; 3. Ragtime")

Jozefo kaj la princino brakumas sin unu la alian. La diablo alvenas, kaj por la unuan fojon li ne estas alivestita. Ĉar Jozefo protektas la princinon de la diablo, li ekkomprenas ke li povas venki la diablon ludante sian violonon. ("Danse du diable"/"la danco de la diablo") La diablo ne povas rezisti la muzikon kaj komencas tordi. Elĉerpita, li falas surgrunden. La soldato prenas la manon de la princino, kaj kune ili trenas la diablon for, tiam falas ĉiu en la alies brakoj. ("Petit choral"/"Malgranda Ĥoralo")

La diablo krevigas sian kapon en kaj komencas turmenti la paron, avertante ilin ke se Jozefo forlasos la kastelon la diablo reakiros kontrolon de li. ("Couplets du diable"/"la kanto de la diablo"), Super la "Grand Choral" ("Granda Ĥoralo"), la rakontanto rakontas la moralon de la rakonto:

Il ne faut pas vouloir ajouter
A ce qu'on a ce qu'on avait,
On ne peut pas être à la fois
Qui on est et qui on était

Il faut savoir choisir;
On n'a pas le droit de tout avoir:
C'est défendu.

Un bonheur est tout le bonheur;
Deŭ, c'est comme s'ils n'existaient plus.

Vi ne devas serĉi aldonon
Al kio vi havas, kion vi siatempe havis;
Vi havas neniun rajton dividi
Kio vi estas kun kio vi estis.

Neniu povas havi ĝin ĉion,
Tio estas malpermesita.
Vi devas lerni elekti inter.

Unu feliĉa aĵo estas ĉiu feliĉa aĵo:
Du, estas kvazaŭ ili neniam estis.

La verko finiĝas kun Jozefo perkrucanta la limpoŝton - limon kiu ne devas esti krucita - post esti tentita de la idealo havi ambaŭ sian edzinon kaj sian patrinon. La diablo troviĝas atendante kiam Jozefo turnas reen por trovi sian novedzinon, nun for. La fina peco estas "Marche triomphale du diable"/"La triumfa marŝo de la diablo" kaj havas violonon kaj perkutadon interplektitajn en ritma duelo kun la finaj momentoj luditaj sole fare de la perkutisto. La poentaro estas markita kun malkresĉendo al la fino de la verko de ĉirkaŭ provludnumero 17-a. Tamen, tio foje estas ŝanĝita al kresĉendo (aparte se prezentante la suiton).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj

  • Ramuz, C. F. Histoire du soldat, illustrée de lithographies originales par Hans Erni. Lausanne: André et Pierre Gonin, [1960].
  • Stravinsky, Igor; C. F. Ramuz. Histoire du Soldat, eldonita de John Carewe kaj James Blades, anglalingva versio fare de Michael Flanders & Kitty Black, Germana versio de Hans Reinhart. London: Chester Music, 1987. ISBN 0-7119-3841-5
  • Taruskin, Richard. Stravinsky and the Russian Traditions: A Biography of the Works Through Mavra. Berkeley, CA: University of California Press, 1996.

Aliaj fontoj

  • Zur, Menachem. "Tonal Ambiguities as a Constructive Force in the Language of Stravinsky". The Musical Quarterly 68, No. 4 (October 1982): 516–26.