Pianolo
Gurdopiano aŭ Pianolo estas memluda piano. La tongenerado okaza nure meĥanike (male al elektronika piano, elektropiano), parte helpe de pneŭmatiko; la meĥaniko siaflanke estas movata Mechanik elektre. La memluda piano surmerkatiĝis en la tempo de 1885 ĝis 1900.
Teknikaĵoj
[redakti | redakti fonton]La bezonatan elektron komence liveris precipe akumulatoroj, pli malfrue fikse muntitaj elektroligoj. Gurdopianoj kutime ankaŭ ludeblas per manoj. La ludaŭtomato plejofte estis nur anstataŭaĵo, kiam ne ĉeestis pianludanto. Se gurdopianoj estas konektitaj kun aliaj instrumentoj kiel frapinstrumentaro aŭ orgenfajfiloj, oni diras pri orkestriono.
La aŭtomato pli frue estis movata pneŭmatike, do per aerpremo, aŭ pli ekzakte: per subpremo (suĉaero). La subpremon necesan por la funkcio generas balgoj movataj de elektromotoro. Parenca al gurdopiano estas pianoj, kies subpremon generas tretataj ĉerpobalgoj. Maloftaj, plejofte fruaj ekzempleroj de ĉi tiu plej simpla tipo de aŭtomata piano ankaŭ estas funkciataj per premata anstataŭ de suĉata aero. Tiu ĉi sistemo tamen ne povis venki.
La muziko estis transigata per truigitaj paperstrioj, la tiel nomata notrulaĵo aŭ ankaŭ "pianorulaĵo" kiel informilo. Ĉi tiuj rulaĵoj estas elŝanĝeblaj kaj kaj estis aĉeteblaj en muzikaĵvendejo. Ili havis depende de la produktantoj tre malsamajn formatojn, nur en 1908 oni evoluigis en Bufalo (Usono) unuecan normon. Malgraŭ tio kelkaj produktantoj precipe de reproduktopianoj konservis proprajn sistemojn. Je tre fruaj ekzempleroj stiftrulaĵoj el ligno mastrumis la muzikreproduktadon, same kiel je frua orkestriono. Oni produktis tiajn pianojn, plejparte manipulataj per krankoj, jam ekde proksimume 1860. Ekde proks. 1895 oni produktis preskaŭ nure gurdopianojn ludantajn per notrulaĵoj.
Simpla gurdopiano reproduktis pianopecon ne per arta esprimo, ĝi lud(aĉ)is monotone laŭ la truoj premtranĉitaj en la notrulaĵojn. Pli malfruaj instrumentoj reproduktis ankaŭ artan akcentadon kaj sonis per tio esence pli bone (Hupfeld Phonoliszt ekz. kaj aliaj, precipe ankaŭ pianorkestrionoj). Altvaloraj gurdopianoj multkaze havas eblojn por reguli la reproduktadon de la muziko. Kelkaj modeloj havas regulilon por la frapdinamiko aŭ influas la dinamikojn alimaniere. Pli ofte tamen estas muntita regulilo de la rapideco.
La pianorulaĵojn oni grandkvante fabrikis, transdonante la toninformojn laŭ la notoj sur la notrulaĵon kaj premtranĉis truojn. Modernaj altkvalitaj memludaj pianoj ankaŭ transformas informojn pri rapideco (tempo) kaj forto de la klavofrapo. Kelkaj malmultaj produktantoj ankoraŭ fabrikas tiajn pianojn, kiuj tamen estas plene mastrumataj elektre resp. elektrone. Al tiuj ĉi apartenas ekzemple la modeloj PianoDisc kaj Yamaha-Disklavier.
Simplaj gurdopianoj havis sian lokon en trinkejoj kun malaltaj muzikaj bezonoj aŭ troviĝis en usonaj loĝoĉambroj, pli altvaloraj modeloj ankaŭ en noblaj kafejoj kaj en la loĝoĉambroj de la supra klaso en Eŭropo.