Winnaretta Singer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Winnaretta Singer

Winnaretta Singer, Princino Edmond de Polignac[1] (8a de Januaro 1865 - 26a de Novembro 1943) estis muzika patrono kaj heredanto de la riĉo de la entrepreno de kudromaŝinoj Singer. Naskiĝinta en Usono, ŝi vivis plej el sia matureco en Francujo.

Konata private kiel samseksemulino, ŝi edziniĝis dufoje sen plenumi seksajn "devojn". La dua fojo estis kun la Princo Edmond de Polignac, kiu same kiel ŝi kliniĝis al muzikemo kaj al protektado de artistoj, ĉefe pri avangarda muziko kaj rilato al komponistoj kiaj Debussy, Fauré, kaj Ravel. La juna Ravel dediĉis sian piano-verkon, Pavane pour une infante défunte, al la Princino Polignac. Multaj el la memoroj de Marcel Proust pri la salonkulturo nawskiĝis dum sia ĉeesto en la koncertoj de la salono Polignac.

Post la morto de sia edzo, Winnaretta Singer-Polignac uzis sian riĉon por helpi artojn, sciencojn kaj beletrojn. Ŝi decidis omaĝi lian memoron per la mendo de kelkaj verkoj de junaj komponitsoj tiutempaj, inter aliaj el Igor Stravinski Vulpo, el Erik Satie Socrate[2] (pro sia interveno Satie estis elprizonigita kiam li estis komponanta tiun verkon), el Darius Milhaud Les Malheurs d'Orphée, el Francis Poulenc la Koncerto por du pianoj kajj la Orgenkoncerto, el Jean Françaix Le Diable boîteux kaj Sérénade pour douze instruments, la Dua Simfonio el Kurt Weill, kaj el Germaine Tailleferre la Unua Pianokoncerto. De Manuel de Falla la El retablo de maese Pedro estis premierita tie, kies parto per klaviceno ludita de Wanda Landowska.[3]

Krom Proust kaj Antonio de La Gandara, la salono de la Princino de Polignac estis ĉeestita de Isadora Duncan, Jean Cocteau, Claude Monet, Sergej Djagilev, kaj Colette. Ŝi estis ankaŭ patrono de multaj aliaj, kiaj Nadia Boulanger, Clara Haskil, Arthur Rubinstein, Vladimir Horowitz, Armande de Polignac, Ethel Smyth, Le Corbusier, Adela Maddison, la Rusaj Baletoj, Nacia Opero de Parizo, kaj la Orchestre Symphonique de Paris. Ŝi ludis kiel pianisto kaj orgenisto en sia propra salono, ŝi estis pentristino kiu ekspoziciis en the Akademio de Belartoj de Francio.

Ŝi havis multajn amferojn kun multaj virinoj, kelkaj el ili tiam edzinoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Kahan, Sylvia. In Search of New Scales: Edmond de Polignac, octatonic explorer. Rochester: University of Rochester Press, 2009. ISBN 1-58046-305-3.
  • Kahan, Sylvia. Music's Modern Muse: A Life of Winnaretta Singer, Princesse de Polignac. Rochester: University of Rochester Press, 2003, 2006, 2009. ISBN 1-58046-133-6.
  • Kahan, Sylvia. "'Rien de la tonalité usuelle: Edmond de Polignac and the Octatonic Scale in Nineteenth-Century France". 19th-Century Music 29 (2005): 97-120.
  • Kahan, Sylvia, and Nathalie Mauriac-Dyer, "Quatre Lettres inédites de Proust au Prince de Polignac", Bulletin Marcel Proust 53 (Decembro 2003): 9-21.
  • Michael de Cossart, Food of Love: Princesse Edmond de Polignac (1865-1943) and her Salon, Hamish Hamilton, 1978. ISBN 0-241-89785-8
  • James Ross, ‘Music in the French Salon’; in Caroline Potter and Richard Langham Smith (eds.), French Music Since Berlioz (Ashgate Press, 2006), pp.91–115. ISBN 0-7546-0282-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]