W. H. Auden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Christopher Isherwood (maldekstre) kaj W. H. Auden (dekstre) fotitaj de Carl Van Vechten, 6a de Februaro 1939

Wystan Hugh Auden[1] (ˈ|w|ɪ|s|t|ən|_|ˈ|h|juː|_|ˈ|ɔː|d|ən;[2] 21a de Februaro 1907 – 29a de Septembro 1973) estis angl-usona poeto,[3][4] naskiĝinta en Anglio, ŝtatigita en Usonon (el 1946), kaj konsiderita de multj kritikistoj kiel unu el plej grandaj verkistoj de la 20a jarcento.[5] Lia verkaro estas rimarkinda pro sia stilismaj kaj teknikaj atingoj, sia engaĝiĝo kun moralaj kaj politikaj temoj, kaj sia varieco laŭ tono, formo kaj enhavo.[6][7] La centraj temoj de lia poezio estas amo, politiko kaj civitaneco, religio kaj moralo, kaj la rilato inter unikaj homaj estaĵoj kaj la anonima, nepersona mondo de naturo.

Auden kreskiĝis en kaj ĉe Birmingham en profesia mezklasa familio kaj studis anglan literaturon en la Christ Church de Oksfordo. Liaj komencaj poeziaĵoj el la fino de la 1920-aj jaroj kaj komenco de la 1930-aj, verkitaj en intensa kaj drameca tono kaj en stilo kiu alternis inter telegrafe moderna kaj flue tradicia, establis lian reputacion kiel maldekstreca politika poeto kaj profeto. Fine de la 1930-aj jaroj li iĝis malkomforta en tiu rolo kaj abandonis ĝin post li translokiĝis al Usono en 1939. En siaj poemoj el la 1940-aj aroj li esploris religiajn kaj etikajn temojn en malpli drameca maniero ol en siaj pli fruaj verkoj, kaj kombinis tradiciajn formojn kaj stilojn kun novaj, originaj formoj. La fokuso de multaj el liaj poeziaĵoj el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj estis sur la manieroj laŭ kiuj la vortoj montras kaj kaŝas emociojn. Li montris partikularan intereson por verki operajn libretojn, nome formo ideale taŭga por direkti la esprimon de fortaj sentoj.[8] Post lia morto en 1973, lia memorŝtono estis montrita en la Angulo de la Poetoj de la Abatejo Westminster en 1974.

Li estis ankaŭ fekunda verkisto de prozaj eseoj kaj revizioj pri literaturaj, politikaj, psikologiaj kaj religiaj temoj, kaj li laboris ankaŭ variajn fojojn pri dokumentaj filmoj, poeziaj teatraĵoj kaj aliaj formoj de ludado. Tra sia tuta kariero li estis kaj polemikiga kaj influa. Post lia morto, kelkaj el liaj poeziaĵoj, rimarkinde "Funeral Blues" ("Stop all the clocks"), "Musée des Beaux Arts", "Refugee Blues", "The Unknown Citizen", kaj "September 1, 1939", iĝis konata al multe pli ampleksa publiko ol dum lia vivodaŭro tra filmoj, radiprogramoj, kaj popularaj amaskomunikiloj.[5]

Publikigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La jena listo inkludas nur la librojn de poezio kaj eseojn kiujn Auden preparis dum sia vivodaŭro. En la suba listo, verkoj represitaj en la Complete Works of W. H. Auden estas indikataj per piednotaj referencoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Poems (London, 1930; dua eld., sep poeziaĵoj anstataŭtaj, London, 1933; inkludas poeziaĵojn kaj Paid on Both Sides: A Charade[9]) (dediĉita al Christopher Isherwood).
  • The Orators: An English Study (London, 1932, verso kaj prozo; iome reviziita eld., London, 1934; reviziita eld. kun nova enkonduko, London, 1966; New York 1967) (dediĉita al Stephen Spender).
  • The Dance of Death (London, 1933, teatraĵo)[9] (dediĉita al Robert Medley kaj Rupert Doone).
  • Poems (New York, 1934; enhavas Poems [eldono de 1933], The Orators [eldono de 1932], kaj The Dance of Death).
  • The Dog Beneath the Skin (London, New York, 1935; teatraĵo, kun Christopher Isherwood)[9] (dediĉita al Robert Moody).
  • The Ascent of F6 (London, 1936; 2a eld., 1937; New York, 1937; teatraĵo, kun Christopher Isherwood)[9] (dediĉita al John Bicknell Auden).
  • Look, Stranger! (London, 1936, poezio; Usona eld., On This Island, New York, 1937) (dediĉita al Erika Mann)
  • Letters from Iceland (London, New York, 1937; verso kaj prozo, kun Louis MacNeice)[10] (dediĉita al George Augustus Auden).
  • On the Frontier (London, 1938; New York 1939; teatraĵo, kun Christopher Isherwood)[9] (dediĉita al Benjamin Britten).
  • Journey to a War (London, New York, 1939; verse and prose, kun Christopher Isherwood)[10] (dediĉita al E. M. Forster).
  • Another Time (London, New York 1940; poezio) (dediĉita al Chester Kallman).
  • The Double Man (New York, 1941, poezio; UR eld., New Year Letter, London, 1941) (dediĉita al Elizabeth Mayer).
  • For the Time Being (New York, 1944; London, 1945; du longaj poemoj: "The Sea and the Mirror: A Commentary on Shakespeare's The Tempest", dediĉita al James kaj Tania Stern, kaj "For the Time Being: A Christmas Oratorio", in memoriam Constance Rosalie Auden [patrino de Auden]).
  • The Collected Poetry of W. H. Auden (New York, 1945; inkludas novajn poemojn) (dediĉita al Christopher Isherwood kaj Chester Kallman).
  • The Age of Anxiety: A Baroque Eclogue (New York, 1947; London, 1948; verso; ricevis en 1948 la Premion Pulitzer por Poezio) (dediĉita al John Betjeman).
  • Collected Shorter Poems, 1930–1944 (London, 1950; simila al 1945 Collected Poetry) (dediĉita al Christopher Isherwood kaj Chester Kallman).
  • The Enchafèd Flood (New York, 1950; London, 1951; prozo) (dediĉita al Alan Ansen).[11]
  • Nones (New York, 1951; London, 1952; poemoj) (dediĉita al Reinhold kaj Ursula Niebuhr)
  • The Shield of Achilles (New York, London, 1955; poemoj) (1956 National Book Award for Poetry)[12] (dediĉita al Lincoln kaj Fidelma Kirstein).
  • Homage to Clio (New York, London, 1960; poems) (dediĉita al E. R. kaj A. E. Dodds).
  • The Dyer's Hand (New York, 1962; London, 1963; eseoj) (dediĉita al Nevill Coghill).[13]
  • About the House (New York, London, 1965; poems) (dediĉita al Edmund kaj Elena Wilson).
  • Collected Shorter Poems 1927–1957 (London, 1966; New York, 1967) (dediĉita al Christopher Isherwood kaj Chester Kallman).
  • Collected Longer Poems (London, 1968; New York, 1969).
  • Secondary Worlds (London, New York, 1969; prozo) (dediĉita al Valerie Eliot).
  • City Without Walls and Other Poems (London, New York, 1969) (dediĉita al Peter Heyworth).
  • A Certain World: A Commonplace Book (New York, London, 1970) (dediĉita al Geoffrey Grigson).
  • Epistle to a Godson and Other Poems (London, New York, 1972) (dediĉita al Orlan Fox).
  • Forewords and Afterwords (New York, London, 1973; essays) (dediĉita al Hannah Arendt).
  • Thank You, Fog: Last Poems (London, New York, 1974) (dediĉita al Michael kaj Marny Yates).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo Wystan derivas el 9a-jarcenta Wigstan de Mercia, kiu estis murdita de Beorhtwulf, reĝo de Mercia, post Wystan malakceptis la planon de Beorthtwulf geedzigi la patrinon de Wystan. Liaj restoj estis retombigitaj ĉe Repton, Derbyshire, kie ili iĝis celo de kulto; la paroĥa preĝejo de Repton estas nomita laŭ Sankta Wystan. La patro de Auden, nome George Augustus Auden, estis edukita en la Lernejo Repton.
  2. La unua silabo de "Auden" rimas kun "law" (leĝo, ne kun "how", kiel).
  3. AUDEN, W. H.; eld. de Edward Mendelson. (2002) Prose, Volume II: 1939–1948. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-08935-3. Auden uzis la frazon "Anglo-American Poets" en 1943, implicite reference al li mem kaj al T. S. Eliot.
  4. La unua difino de "Anglo-American" en la eldono OED (versio de 2008) estas: "Of, belonging to, or involving both England (or Britain) and America." Oxford English Dictionary (aliro per subskribo). Alirita 25a de Majo 2009. Vidu ankaŭ la difinon "English in origin or birth, American by settlement or citizenship" en (1983) Chambers 20th Century Dictionary. Vidu ankaŭ la difinon "an American, especially a citizen of the United States, of English origin or descent" en (1961) Merriam Webster's New International Dictionary, Second Edition. Vidu ankaŭ la difinon "a native or descendant of a native of England who has settled in or become a citizen of America, esp. of the United States" from The Random House Dictionary, 2009, disponebla rete ĉe Dictionary.com. Alirita 25a de Majo 2009.
  5. 5,0 5,1 SMITH, Stan, ed.. (2004) The Cambridge Companion to W. H. Auden. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-82962-3.
  6. Academy of American PoetsW. H. Auden. Alirita 21 January 2007.
  7. BRODKSY, Joseph. (1986) Less Than One: selected essays. New York: Farrar, Straus and Giroŭ. ISBN 0-374-18503-4.
  8. FULLER, John. (1998) W. H. Auden: a commentary. London: Faber and Faber. ISBN 0-571-19268-8.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 AUDEN, W. H. and Christopher Isherwood; ed. by Edward Mendelson. (1988) Plays and other dramatic writings by W. H. Auden, 1928–1938. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-06740-6.
  10. 10,0 10,1 AUDEN, W. H.; ed. by Edward Mendelson. (1996) Prose and travel books in prose and verse, Volume I: 1926–1938. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-06803-8.
  11. AUDEN, W. H.; ed. by Edward Mendelson. (2008) Prose, Volume III: 1949–1955. Princeton: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-13326-3.
  12. "National Book Awards – 1956". National Book Foundation. Konsultita 2012-02-27.
    (Kun riceva prelego de Auden kaj eseo de Megan Snyder-Camp el la blogo Awards 60-jariĝo.)
  13. AUDEN, W. H.; eld. de Edward Mendelson. (2010) Prose, Volume IV: 1956–1962. Princeton: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-14755-0.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bloomfield, B. C., kaj Edward Mendelson (1972). W. H. Auden: A Bibliography 1924–1969. Charlottesville: University Press of Virginia. ISBN 0-8139-0395-5. Vidu post-1969 suplementojn en Auden Studies serio listita sube.

Ĝeneralaj biografiaj kaj kritikaj studoj[redakti | redakti fonton]

Specialaj temoj[redakti | redakti fonton]

Auden Studies serioj[redakti | redakti fonton]

  • Auden, W. H.; eld. de Katherine Bucknell kaj Nicholas Jenkins (1990) "The Map of All My Youth": early works, friends and influences (Auden Studies 1). Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-812964-5.
  • Auden, W. H.; eld. de Katherine Bucknell kaj Nicholas Jenkins (1994). "The Language of Learning and the Language of Love": uncollected writings, new interpretations (Auden Studies 2). Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-812257-8.
  • Auden, W. H.; eld. de Katherine Bucknell kaj Nicholas Jenkins (1995). "In Solitude, For Company": W. H. Auden after 1940: unpublished prose and recent criticism (Auden Studies 3). Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-818294-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ kompletan liston ĉe la ligoretejo de W. H. Auden Society.

(Spring 1974). “W. H. Auden, The Art of Poetry No. 17”, Paris Review. Alirita 21a de Januaro 2007..