Sankt-Peterburga Konservatorio
| Sankt-Peterburga Konservatorio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| konservatorio eduka institucio | |||||
| Informoj | |||||
| fondodato | 20-a de septembro 1862 | ||||
| fondinto(j) | Anton Rubinstein vd | ||||
| speco | ŝtata | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 59° 55′ 34″ N, 30° 17′ 54″ O (mapo)59.92598430.298262Koordinatoj: 59° 55′ 34″ N, 30° 17′ 54″ O (mapo) | ||||
| lando | Rusio | ||||
| urbo | Sankt-Peterburgo | ||||
| Nombroj | |||||
| nombro de studentoj | 870 vd (stato: 1900) | ||||
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| |||||
|
| |||||

Sankt-Peterburga Rimskij-Korsakov Ŝtata Konservatorio (ruse Санкт-Петербургская государственная консерватория имени Н.А. Римского-Корсакова) estas plej malnova muzika akademio en Rusio.
En ĝi funkcias sep fakultatoj: Piana, Orkestra, Popolaj muzikiloj, Komponado kaj Direktado, Vokala, Reĝisora, Muzikologia. En 2016 tie studis ĉirkaŭ 1400 studentoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Konservatorio aperis en 1861 surbaze de la muziklernejo, kiun establis kaj gvidis elstara rusia pianisto, komponisto kaj dirigento Anton Rubinŝtejn. Ĝia oficiala inaŭguro okazis la 20-an de septembro 1862.
Inter 1871 - 1908 katedron de teorioj pri komponado kaj direktado okupis elstara rusa muzikisto Nikolaj Rimskij-Korsakov, kies nomon la Konservatorio portas ekde 1944.
En 1896 la Konservatorio plu funkciis en la nova konstruaĵo, kiu havas du halojn: Granda kaj Malgranda (kun la orgeno). En ĝi estas pli komforaj kondiĉoj por studado kaj muzikado.
Inter 1905 - 1928 la Konservatorion gvidis eminenta rusa komponisto Aleksandr Glazunov. Li sukcesis arigi grandan nombron de spertaj instruistoj edukintaj multajn novajn muzikistojn, fortigi mondan famon de la rusia arto.


