Malgranda Palaco (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petit Palais)
Petit Palais
Petit Palais
muzea konstruaĵo • spektaklejo • arta muzeo
Lando Francio
Regiono Francilio
Situo 8-a arondismento de Parizo
Urbo Parizo
Adreso Avenue Winston-Churchill
8-a arondismento
Situanta sur avenue Winston-Churchill
Posedanto municipality of Paris vd
Konstrustilo(j) belarta arkitekturo vd
Arkitekto(j) Charles Girault • François Hennebique vd
Estiĝo 1902
Malfermo 1900
Koordinatoj 48° 51′ 58″ N, 2° 18′ 52″ O (mapo)48.866112.31444Koordinatoj: 48° 51′ 58″ N, 2° 18′ 52″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Petit Palais (Parizo)
Petit Palais (Parizo)
DEC
Petit Palais
Petit Palais
Petit Palais
Map
Petit Palais
Kolektoj Belartoj de la antikva epoko
ĝis la fino de la 19-a jarcento
Jaraj vizitantoj: 517 624 (2021)
Retpaĝo www.petitpalais.paris.fr
vdr

La Malgranda Palaco (france Petit Palais) estas arta muzeo en la 8-a arondismento de Parizo, Francio.

Ĝi estis konstruita por la Universala Ekspozicio de Parizo (1900), ĝi nun gastigas la Belartan Muzeon de urbo Parizo (Musée des beaux-arts de la ville de Paris). Lokita apud Avenuo de la Elizeaj Kampoj, ĝi frontas unu el la flankoj de la Granda Palaco, ankaŭ konstruita por la ekspozicio de 1900.

La Malgranda Palaco estas unu el la 14 muzeoj de urbo Parizo, kiu estis enkorpigita ekde la 1-a de januaro 2013 en la publikan korporacion "Paris Musées" (Parizo Muzeoj).

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La Malgranda Palaco de Novklasika stilo estis dezajnita de arĥitekto Charles Girault, kaj estas ĉirkaŭita de duon-cirkla korto kaj ĝardeno, simile al la Granda Palaco. Ĝiaj kolonoj de Ionika ordo, granda porĉo, kaj kupolo eĥoas tiujn de la Invalidoj trans la Sejno. La timpano reprezentanta urbon Parizo cirkaŭitan de muzoj estas verko de skulptisto Jean Antoine Injalbert.

La Malgranda Palaco servis kiel modelo por aliaj publikaj konstruaĵoj, interalie por la Reĝa Muzeo por Centra Afriko lokita en Tervuren, Belgio; kaj la Nacia Belarta Muzeo en Santiago de Ĉilio, Ĉilio.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La ekspozicioj estas dividitaj en sekciojn: la Kolekto Dutuit de Mezepokaj kaj Renesancaj pentraĵoj, desegnoj kaj artaĵoj; la Kolekto Tuck de 18-jarcentaj mebloj kaj la kolekto de pentraĵoj de urbo Parizo. La muzeo ekspozicias pentraĵojn de pentristoj kiaj Rembrandt, Rubens, Nicolas Poussin, Claude Lorrain, Fragonard, Hubert Robert, Greuze kaj rimarkindan kolekton de 19-jarcentaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj: Ingres, Géricault, Delacroix, Courbet, Monet, Sisley, Pissarro, Cézanne, Modigliani, Carpeaux, Maillol, Rodin ktp. Estas ankaŭ relative malgranda sed grava kolekto de malnovgreka kaj romia arto.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Petit Palais en la angla Vikipedio.