Pinakothek der Moderne
Pinakothek der Moderne | |||||
---|---|---|---|---|---|
Pinakothek der Moderne | |||||
nacia muzeo pinakoteko | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Maxvorstadt | ||||
Adreso | Barer Straße 40, 80333 München, Germany | ||||
Poŝtkodo | 80333 | ||||
Situanta sur | Barer Straße | ||||
Arkitekto(j) | Stephan Braunfels vd | ||||
Estiĝo | 2002 | ||||
Malfermo | 16-a de septembro 2002 | ||||
Koordinatoj | 48° 8′ 50″ N, 11° 34′ 20″ O (mapo)48.14715611.572302Koordinatoj: 48° 8′ 50″ N, 11° 34′ 20″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 296 151 (2016) | ||||
Parto de | Bavaria Ŝtata Pentraĵaro vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.pinakothek-der-moderne.de/ | ||||
La Pinakothek der Moderne (Pinakoteko de la Modernuloj) estas arta muzeo en la urbocentro de Munkeno, integranta de la nomita "Kunstareal" (arta distrikto) kiu enhavas ĉiujn muzeojn de la urbo: nome la Alte Pinakothek, la Neue Pinakothek, la Museum Brandhorst, la Antikensammlungen, la Glyptothek, kaj la Galerie im Lenbachhaus krom la Ägyptisches Museum kaj la Universitaton de kino kaj televido.
La konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo estas verko de la germana Stephan Braunfels, inaŭgurita en Septembro 2002 post sep jaroj de konstruado. La rektalinia fasado modernisma montras rektajn angulojn konektitajn kun rotondo, el kiuj ĉiu angulo estas dediĉita al po unu arta fako: Arto, Arkitekturo, Desegno kaj Papero. La Pinakothek der Moderne unuigas la "Sammlung Moderne Kunst", la "Staatliche Graphische Sammlung", kaj la "Neue Sammlung" en unusola konstruaĵo kiu iĝas unu de la muzeoj plej kompletaj de Eŭropo.
Kolekto
[redakti | redakti fonton]La kolekto estis komencita per Aĵpentraĵo kun geranioj en 1905 de Henri Matisse, kaj pliiĝis post 1945 per verkoj el Haus der Kunst, kaj donacoj kaj novaj akiroj de Ekspresionismo, Faŭvismo, Kubismo, Bauhaus, Superrealismo, Poparto kaj Minimalismo.
En la unua etaĝo estas verkoj de Georges Braque, Fernand Léger, Juan Gris, Umberto Boccioni, Robert Delaunay, Joan Miró y René Magritte, Lyonel Feininger, Oskar Kokoschka, László Moholy-Nagy, Otto Dix, Max Ernst, Giorgio de Chirico, Salvador Dalí, Francis Bacon, Pablo Picasso kaj Max Beckmann. Inter verkoj de germanoj menciindas tiu de Die Brücke kaj Der Blaue Reiter, Ernst Ludwig Kirchner, Erich Heckel, Karl Schmidt-Rottluff, Emil Nolde, Franz Marc, August Macke, Paul Klee, Alexej von Jawlensky kaj Wassily Kandinsky.
Modernaj ekzemploj (ekde la 1960-aj jaroj) estas verkoj de Lucio Fontana, Alberto Burri, Jannis Kounellis, Andy Warhol, Jasper Johns, Robert Rauschenberg, Robert Motherwell, Franz Kline, Antoni Tàpies, Cy Twombly, Willem de Kooning, George Segal, Richard Serra, Dan Flavin, Donald Judd, Fred Sandback, Joseph Beuys, Blinky Palermo, Henry Moore, Marino Marini, Per Kirkeby, Georg Baselitz, Gerhard Richter, Sigmar Polke, Bruce Nauman, Marlene Dumas, Günther Förg, Jörg Immendorff, Mike Kelley, Martin Kippenberger, David Salle, Rosemarie Trockel, David Hockney, Hermann Nitsch, Wolf Vostell kaj aliaj.
Krome estas la kolektoj sur papero, arkitekturo kaj dezajno.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Wilhelm Lehmbruck, Ina torso, 1910
-
Ernst Ludwig Kirchner, Bohemia lago, 1911
-
Ernst Ludwig Kirchner, Elisabethufer, 1913
-
Robert Delaunay, L'Équipe de Cardiff, 1913
-
Franz Marc, Tirol, 1914
-
August Macke, Junulinoj verde, 1914
-
Juan Gris, La Bordoza botelo, 1915
-
Oskar Schlemmer, Dancisto, 1922-23
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Panorama Pinakothek der Moderne
- Architekturmuseum – Hejmpaĝo
- Dezajnkolekto – Hejmpaĝo
- Artikolo pri Pinakothek der Moderne
48° 08′ 49″ N 11° 34′ 20″ O / 48.14694 °N, 11.57222 °O (mapo)