Wilhelm Lehmbruck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wilhelm Lehmbruck
Wilhelm Lehmbruck, Selbstbildnis, 1902.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1881 (1881-01-04)
en Duisburg
Morto 25-an de marto 1919 (1919-03-25) (38-jara)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf
Familio
Infano Manfred Lehmbruck
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • grafikartisto • ilustristo • desegnisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Wilhelm LEHMBRUCK (4-a de Januaro 1881 en Meiderich, Duisburgo - 25-a de Marto 1919 en Berlino) estis germana skulptisto kaj grafikisto.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Li estis la kvara filo de familio de ministoj. Post studi en bazlerneja Volksschule ĝis la morto de sia patro en 1899, li studis, rekomendita de lia instruisto, en la lernejo de aplikartoj de Düsseldorf. Li vivtenis sin per ilustrado de malmultekostaj libroj kaj per laboro en dekoracio. En 1901 li ekfaris mezlernejajn studojn en la Kunstakademie Düsseldorf nome Studium, kie li aingis magistriĝon sub regado de la profesoro Karl Janssen.

En 1906, finiginte siajn studojn, li asociiĝis al unio de artistoj de Düsseldorf kaj al la Société Nationale des Beaux-Arts de Parizo, kiu organizis grandan ekspozicion en 1907 en kiu la verkaro de Lehmbruck estis prezentita al internacia publiko por la unua fojo.

Wilhelm Lehmbruck: Mutter und Kind kniend ganz (Madono), 1910.

En 1908 li geedziĝis kun Anita Kaufmann kaj unu jaron poste naskiĝis lia filo Gustav. Kun helpo de la artokolektisto Nolden li translokiĝis en 1910 al Parós, kie li ekspoziciis. Tie li konis Picasso kaj aliajn artistojn. Li ekspoziciis en Berlino, Kolonjo kaj Munkeno. En 1913 naskiĝis en Parizo lia dua filo, Manfred Lehmbruck. En 1913 lia verkaro ekkoniĝis en Usono, post kio li ekspoziciis en Novjorko, Bostono kaj Ĉikago. Unu jaron poste organiziĝis granda ekspozicio en la galerio Paul Lavesque de Parizo, kiu estis dediĉita ekskluzive al lia verkaro.

En 1914 li estis ekskludita el la armeo kaj sendita al milithospitalo de Berlino. Dum la milito li plue disvolvigis siajn kapablojn. Tiuj jaroj estis konsiderataj la pinto de sia kariero.

Wilhelm Lehmbruck: Die Kniende, (1911).
Wilhelm Lehmbruck, 1911, Surgenuulino, 176 x 138 x 70 cm, poŝtkarto de la Armileja Ekspozicio.

Pro la krueleco de la milito kaj metita en profunda deprimo, Lehmbruck fuĝis en 1916 al Zuriko kaj muntis atelieron. Post la fino de la milito li retranslokiĝis al Berlino, kie li estis elektita ano de la Akademie der Künste. En la 21-a de Marto 1919, tuŝita de grava deprimo, li memmortigis sin. Lia verkaro estas ekspoziciata en la Lehmbruck-Museum, konstruita de lia filo Manfred Lehmbruck, fama arkitekto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Lehmbruck: Der Gestürzte, 1915/16.

La skulptaĵoj de Lehmbruck temas ĉefe pri la homa korpo kaj estas influitaj kaj de la naturalismo kaj de la ekspresionismo. Liaj ĉefaj skulptaĵoj montris agonion kaj mizeron, kaj ne aperas klare vizaĝajn trajtojn.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • August Hoff. Wilhelm Lehmbruck, Berlin: Klinkhardt & Biermann, 1933 (German).
  • Werner Hofmann, Wilhelm Lehmbruck. London: Zwemmer 1958
  • August Hoff, Wilhelm Lehmbruck: life and work. New York: Praeger 1969
  • Reinhold Heller (eld.), The art of Wilhelm Lehmbruck, Washington, National Gallery of Art, 1972
  • Marion Bornscheuer; Raimund Stecker (eds.); Kneeling woman 100 years. Wilhelm Lehmbruck with Matisse, Brancusi, Debussy, Archipenko, Rodin, Nijinsky in Paris 1911. Lehmbruck Museum Duisburg. Cologne: DuMont Buchverlag, 2011, (ISBN 978-3-83219-427-7)
  • Hans-Peter Wipplinger (eld.); Wilhelm Lehmbruck. Retrospektive/Retrospective. Leopold Museum Vienna, Cologne: Walther König 2016, (ISBN 978-3-86335-902-7)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]