Armileja Ekspozicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo de la Armileja Ekspozicio.

Armileja Ekspozicio, en angla The Armory Show, konata ankaŭ kiel International Exhibition of Modern Art, estis ekspozicio organizita de la usona Association of American Painters and Sculptors en 1913. Ĝi estis la unua granda ekspozicio de moderna arto en Usono, same kiel unu el multaj ekspozicioj kiuj estis okazintaj en la vastaj ejoj de la armilejo de la Usona Nacia Gvardio.

La triurba ekspozicio startis en la Armilejo de la 69a Regimento de Novjorko, en Lexington Avenue inter 25a kaj 26a Stratoj, el la 17a de Februaro ĝis la 15a de Marto 1913.[1] La ekspozicio sekvis al la Arta Instituto de Ĉikago kaj poste al la Copley Society of Art en Bostono,[2] kie, pro manko de spaco, la tuta verkaro de la usonaj artistoj estis forigita.[3]

Armileja Ekspozicio, Ĉikago, 1913. Kubisma ĉambro.

La ekspozicio estis grava evento en la historio de usona arto, enkondukante gapiĝintajn usonanojn, kiuj estis alkutimiĝintaj al realisma arto, al la eksperimentaj stiloj de la eŭropa avangardo, inklude Faŭvismon kaj Kubismon. La ekspozicio servis kiel katalizilo por usonaj artistoj, kiuj iĝis pli sendependaj kaj kreis sian propran "artan lingvon."

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cotter, Holland (28a de Oktobro, 2012). "Rethinking the Armory Show". The New York Times. p. 1.
  2. International Exhibition of Modern Art, katalogo, Copley Society of Boston, Copley Hall, Boston, Mass., 1913
  3. Brown, Milton W., The Story of the Armory Show, Joseph H Hirshhorn Foundation, New York, 1963, pp. 185–186

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sarah Douglas. "Pier Pressure." 26a de Marto 2008. Arkivita la 11an de Aprilo 2008.
  • Catalogue of International Exhibition of Modern Art, at the Armory of the Sixty-Ninth Infantry, 15a de Februaro ĝis 15a de Marto 1913. Association of American Painters and Sculptors, 1913.
  • Walt Kuhn. The Story of the Armory Show. New York, 1938.
  • Milton W. Brown. The Story of the Armory Show. Joseph H. Hirshhorn Foundation, distributed by New York Graphic Society, 1963. [republished by Abbeville Press, 1988.]
  • 1913 Armory Show 50th Anniversary Exhibition. Text by Milton W. Brown. Utica: Munson-Williams-Proctor Institute, 1963.