Société Nationale des Beaux-Arts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Société Nationale des Beaux-Arts (SNBA; en franclingva prononco: [sɔsjete nɑsjɔnal dɛ boz‿aʁ]; nome: Nacia Societo de Belartoj) estis termino sub kiu du diferencaj grupoj de francaj artistoj unuiĝis, el kiuj la unua por kelkaj ekspozicioj en la komencaj 1860-aj jaroj, nome en la Dua Imperio, kaj la dua ekde 1890 por ĉiujaraj ekspozicioj.

Fondita en 1861 en Parizo fare de Louis Martinet kaj Théophile Gautier, la Société nationale des beaux-arts celis elrompon el la Oficiala Pentrosalono, por fari arton malpli dependa de la publikaj mendoj kaj por instigi la artistojn administri mem siajn aferojn. Ĝi estis dekomence estrita de Théophile Gautier, kun la pentristo Aimé Millet kiel vic-prezidanto. La komitato estis komponita de artistoj Eugène Delacroix, Albert-Ernest Carrier-Belleuse, Gustave Courbet (1863),[1] Pierre Puvis de Chavannes. Inter ekspoziciantoj menciindas Léon Bonnat, Jean-Baptiste Carpeaux, Charles-François Daubigny, Laura Fredducci, Gustave Doré, Antony Damien kaj Édouard Manet.[2]

En 1890, la Société Nationale des Beaux-Arts estis re-vivigita sub regado de Puvis de Chavannes, Ernest Meissonier, Carolus-Duran, Bracquemond kaj Carrier-Belleuse, kaj ekde tiam okazas ĉiujara ekspozicio en la Salon du Champ-de-Mars.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petra Ten-Doeschatte Chu, Correspondance de Courbet, Paris, Flammarion, 1996, p. 196 — Lettre 63-3.
  2. Historique, ĉe la retejo de la societo, salondesbeauxarts.com.