Ernest Meissonier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernest Meissonier
Ernest Meissonier young.png
Personaj informoj
Naskiĝo 21-an de februaro 1815 (1815-02-21)
en Liono
Morto 31-an de januaro 1891 (1891-01-31) (75-jara)
en Parizo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Charlemagne
Profesio skulptisto, pentristo, politikisto, ilustristo
Lingvoj franca lingvo
Verkaro 1814, La Campagne de France
Antibes. La promenade à cheval
Au cabaret. Reître et lévrier
v  d  r
Information icon.svg

Jean-Louis Ernest Meissonier (en franca [mɛsɔnje]; 21a de februaro 1815 – 31a de januaro 1891) estis franca pentristo de klasikismo kaj skulptisto fama pro siaj portretoj de Napoleono, de liaj armeoj kaj de militaraj temoj. Li dokumentis sieĝojn kaj armeajn manovrojn kaj estis la instruisto de Édouard Detaille.

Ernest Meissonier, memportreto, 1889.
1814. Campagne de France (Napoleono kaj lia stabanaro revenante el Soissons post la Batalo de Laon), 1864 (Muzeo de Orsay).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Meissonier ĝuis grandan sukceson en sia vivodaŭro, kaj estis aklamita kaj pro sia majstreco de la fajna detalaro kaj pro la fekunda manlaboremo. La angla artokritikisto John Ruskin ekzamenis lian verkaron detale pere de lupeo, "admirante la manan lertecon de Meissonier kaj okulon por sorĉaj detaletoj".[1]

La verkoj de Meissonier atingis enormajn prezojn kaj en 1846 li aĉetis grandan domon en Poissy, foje konata kiel Grande Maison. La Grande Maison enhavis du grandajn studiojn, nome vintra ateliero, situa sur la pinta planko de la domo, kaj sur grunda nivelo vitrotegmenta anekso nome somera ateliero. Meissonier mem diris, ke lia domo kaj temperamento apartenis al alia epoko, kaj kelkaj, kiel la kritikisto Paul Mantz ekzemple, kritikis la ŝajne limigitan repertorion de la artisto. Kiel Alexandre Dumas, li elstaris en pentrado de scenoj de kavalerio kaj vira aventuraro antaŭ fono de antaŭ-revolucia kaj antaŭ-industria Francio, specializante en scenoj de la vivo el 17a kaj 18a jarcento.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. King, Ross (2006), The Judgment of Paris, New York: Walker & Company, ISBN 0-8027-1466-8 p. 7.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Verkoj publikigitaj ĝis 1901[redakti | redakti fonton]

  • Alexandre, Histoire de la peinture militaire en France (Paris, 1891)
  • Laurens, Notice sur Meissonier (Paris, 1892)
  • Gréard, Meissonier (Paris and London, 1897)
  • T. G. Dumas, Maîtres modernes (Paris, 1884)
  • Ch. Formentin, Meissonier, sa vie—son œuvre (Paris, 1901)
  • J. W. Mollett, Illustrated Biographies of Modern Artists: Meissonier (London, 1882)

Nuntempa verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Marc Gotlieb, The plight of emulation: Ernest Meissonier and French salon painting (Princeton University Press, 1996) (ISBN 0-691-04374-4), (ISBN 978-0-691-04374-6)
  • Patricia Mainardi, The end of the Salon: art and the state in the early Third Republic (Cambridge; New York: Cambridge University Press, 1993) (ISBN 0-521-43251-0)