Robert Rauschenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Robert Rauschenberg
Robert Rauschenberg 1999.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1925 (1925-10-22)
en Haveno Arturo
Morto 12-an de majo 2008 (2008-05-12) (82-jara)
en Captiva Island
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco SidnejoGermanio
Alma mater Black Mountain College • Art Students League of New York • Akademio Julian • Kansasurba Arta Instituto • Universitato de Teksaso en Aŭstino
Profesio
Profesio fotisto • pentristo • skulptistoartisto • koreografo
TTT
Retejo http://www.rauschenberg.de/
v  d  r
Information icon.svg

Milton Ernest "Robert" RAUSCHENBERG (n. la 22-an de oktobro 1925 - m. la 12-an de majo 2008) estis usona pentristo kaj grafika artisto, kies fruaj verkoj anticipis la pop-artan movadon.

Rauschenberg estas konata pro sia kombina pentrarto de la 1950-aj jaroj, en kiuj ne-tradiciaj materialoj kaj objektoj estis uzataj en novigaj kombinaĵoj. Rauschenberg estis kaj pentristo kaj skulptisto kaj la Kombinoj estas kombinaĵo de ambaŭ, sed li ankaŭ okupiĝis pri fotografio, gravurado kaj spektakloj.

Robert Rauschenberg ricevis la Nacian Medalon de Arto en 1993. Li iĝis la ricevanto de la Tutmonda Art-Premio Leonardo da Vinci en 1995 kiel rekono al siaj pli ol 40 jaroj da fruktodona artfarado.

Rauschenberg vivis kaj laboris en Novjorko same kiel en Insulo Captiva, Florido, ĝis la morto pro kormalsano la 12-an de majo, 2008.