Robert Rauschenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Rauschenberg
Persona informo
Robert Rauschenberg
Naskiĝo 22-an de oktobro 1925 (1925-10-22)
en Haveno Arturo
Morto 12-an de majo 2008 (2008-05-12) (82-jaraĝa)
en Captiva
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Alma mater Black Mountain College • Art Students League of New York • Académie Julian • Kansasurba Arta Instituto • Universitato de Teksaso en Aŭstino vd
Profesio
Alia nomo Rauschenbe vd
Okupo fotisto • pentristo • skulptisto • koreografo • gravuristo • dezajnisto • ludartisto • grafikartisto • kungluisto • assemblage artist • konstrua desegnisto • dizajnisto de juveloj vd
Laborkampo assemblage • jewelry design vd
Aktiva en ĈilioParizoPopola Respubliko Ĉinio • Captiva • KansasurboNov-Jorko • Nigra Monto vd
Verkado
Verkoj Canyon vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Milton Ernest "Robert" RAUSCHENBERG (n. la 22-an de oktobro 1925 - m. la 12-an de majo 2008) estis usona pentristo kaj grafika artisto, kies fruaj verkoj anticipis la pop-artan movadon.

Rauschenberg estas konata pro sia kombina pentrarto de la 1950-aj jaroj, en kiuj ne-tradiciaj materialoj kaj objektoj estis uzataj en novigaj kombinaĵoj. Rauschenberg estis kaj pentristo kaj skulptisto kaj la Kombinoj estas kombinaĵo de ambaŭ, sed li ankaŭ okupiĝis pri fotografio, gravurado kaj spektakloj.

Robert Rauschenberg ricevis la Nacian Medalon de Arto en 1993. Li iĝis la ricevanto de la Tutmonda Art-Premio Leonardo da Vinci en 1995 kiel rekono al siaj pli ol 40 jaroj da fruktodona artfarado.

Rauschenberg vivis kaj laboris en Novjorko same kiel en Insulo Captiva, Florido, ĝis la morto pro kormalsano la 12-an de majo, 2008.