Mary Cassatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mary Stevenson Cassatt, memportreto.

Mary Stevenson CASSATT (naskiĝis en Pittsburgh, la 22-an de majo 1844; mortis en Château de Beaufresne, la 14-an de junio 1926) estis usona pentristino kaj presartistino. Ŝi naskiĝis en Pensilvanio, sed vivis dum la plimulto de sia plenkreskula vivo en Francio, kie ŝi unue amikiĝis kun Edgar Degas kaj poste montris siajn pentraĵojn kune kun la Impresionismuloj. Cassatt ofte kreis imagojn, kiuj montris la sociajn kaj privatajn vivojn de virinoj, precipe la intimajn ligojn inter patrinoj kaj infanoj.

Gustave Geffroy priskribis ŝin en 1894 kiel unu el "la tri grandaj sinjorinoj" de Impresionismo, kune kun Marie Bracquemond kaj Berthe Morisot.[1]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Juna Virino Portanta Bluan kaj Verdan Kufon, Rigardanta Malsupren, 1890, Princeton University Art Museum

Cassatt naskiĝis en la urbo de Allegheny, Pensilvanio, kiu nun estas parto de Pittsburgh (Pensilvanio).[2] Ŝi naskiĝis en altan mez-klasan familion:[3] Ŝia patro, Robert Simpson Cassat (pli malfrue Cassatt) estis sukcesa bilmakleristo kaj land-spekulaciisto. Li devenis de la Franca Hugenoto Jacques Cossart, kiu venis al Nov-Amsterdamo en 1662. [4] Ŝia patrino, Katherine Kelso Johnston, devenis de banka familio. Katherine Cooper, edukita kaj klera, havis profundan influon sur sia filino.[5] Pri tio, Louisine Havemeyer, la amiko de Cassatt dum la tuta vivo, verkis en siaj memoraxjoj: "Ĉiu, kiu havis la privilegion koni la patrinon de Marry Cassatt, tuj scius, ke estis de ŝi, kaj nur ŝi, ke [Mary] heredis sian kapablon." [6] La prapatra nomo estis Cossart.[7] Cassatt estis kuzo de artisto Robert Henri.[8] Cassatt estis unu el sep infanoj, el kiuj du mortis dum frua infaneco. Unu frato, Alexander Johnston Cassatt, poste fariĝis prezidento de la Pensilvania Fervojo. Ŝia familio transloĝiĝis orienten, unue al Lancaster, Pennsylvania, poste al la Filadelfia regiono, kie ŝi komencis siajn lernejajn jarojn je la aĝo de ses jaroj.

Cassatt kreskiĝis en medio, kiu vidis vojaĝadon kiel nedisigebla parto de edukado; ŝi pasis kvin jarojn en Eŭropo, kaj vizitis multajn el la ĉefurbojn, inter ili Londonon, Parizon, kaj Berlinon. Dum ŝia vivo en Eŭropo, ŝi lernis la Germanan kaj Francan lingvojn, kaj spertis siajn unuajn lecionojn pri desegnado kaj muziko.[9] Verŝajne ŝi ekkonis la verkojn de la Francaj artistoj Ingres, Delacroix, Corot, kaj Courbet ĉe la Pariza Monda Ekspozicio de 1855. Ankaŭ en la ekspozicio estis bildoj de Degas kaj Pissarro. Ambaŭ el ili poste fariĝis ŝiaj kolegoj kaj gvidantoj.[10]

Malgraŭ ke ŝia familio konstraŭstaris ŝian profesian artistiĝon, Cassatt komencis studi pentradon ĉe la Pensilvania Belarta Akademio (Pennsylvania Academy of Fine Arts) ĉe Filadelfio je la frua aĝo de 15 jaroj.[11] Eble la konstraŭstaro de ŝiaj gepatroj temis pri la eklerno de Cassatt pri feminismaj idealoj, kaj la malkonvencia konduto de kelkaj el la viraj studentoj. Malgraŭ tio, ke ĉirkaŭ 20 procento el la studentoj estis inaj, la plejparto opiniis, ke arto estis nur socie valora kapablo; malmulte el ili volis, kiel Cassatt, fari el arto siajn karierojn.[12] Ŝi daŭrigis la studadon de 1861 ĝis 1865, la daŭro de la Usona Enlanda Milito.[2] Inter ŝiaj kunstudentoj estis Thomas Eakins, kiu poste fariĝis la polemika direktoro de la Akademio.

Malpacienca pro la malrapida progreso de la instruado kaj la aroganteco de la viraj studentoj kaj instruistoj, ŝi decidis studi la Malnovajn Mastrojn sengvide. Ŝi poste diris, "Estis neniu instruado" ĉe la Akademio. Oni ne permesis, ke inaj studentoj pentru bildojn de vivaj modeloj (ĝis poste) kaj la ĉefa instruado estis precipe desegnado de muldaĵoj.[13]

Cassatt decidis ĉesi ŝian studadon (je tiu tempo, neniu diplomo disdoniĝis). Post kiam ŝi venkis la kontraŭan sintenon de ŝia patro, ŝi transloĝiĝis Parizen en 1866, kun ŝia patrino kaj amikoj de la familio kun ŝi por priatenti ŝian konduton.[14] Ĉar oni ne tiam permesis, ke virinoj enregistriĝu ĉe la École des Beaŭ-Arts (Belarta Lernejo), ŝi petis permeson studi private kun instruistoj de la lernejo,[15], kaj akceptiĝis kiel studento de Jean-Léon Gérôme, alte taksita instruisto konata pro sia tre realisma tekniko kaj lia bildigo de ekzotikaj temoj. Plurajn monatojn poste, Gérôme ankaŭ akceptis Eakins-on kiel studento.[16] Cassatt pliigis sian artistan edukadon kun ĉiutaga kopiado ĉe la Louvre. Ŝi akiris la bezonatan permesilon, kiu necesis por regi la "kopiistojn", ĝenerale malbone-pagataj virinoj, kiuj ĉiutage plenigis la muzeon poor pentri kopiojn por vendi. La muzeo ankaŭ servis kiel socia renkontiĝejo por francaj viroj kaj usonaj virinaj studentoj, kiel Cassatt, kiun oni ne permesis eniri la kafejojn kie la avangarduloj renkontiĝis. Tiel, artisto kaj amiko Elizabeth Jane Gardner renkontis kaj geedziĝis kun akademia pentristo William-Adolphe Bouguereau.[17]

La Boato-Festo by Mary Cassatt, 1893–94, oil on canvas, 35½ × 46 in., Nacia Galerio de Arto

Malfrue en 1866, ŝi aniĝis en pentrado-klaso instruata de Charles Chaplin, konata genro-artisto. En 1868, Cassatt ankaŭ studis kun artisto Thomas Couture, kiu ĉefe traktis temojn romaktijan kaj urbajn.[18] Dum vojaĝo al la kamparo, la studentoj desegnis laŭ vivo, ĉefe la kamparanojn dum la ĉiutagaj aferoj. En 1868 unu el ŝiaj pentraĵoj, Mandolino-Ludantoi unuafoje akceptiĝis de la selekta komitato por la Pariza Salono. Kun Elizabeth Jane Gardner, kies pentraĵo ankaŭ akceptiĝis de la komitato en tiu jaro, Cassatt estis unu el du usonaj virinoj, kies verkoj unuafoje montriĝis ĉe la Salono.[4] Mandolino-Ludanto estas en la Romantika stilo de Corot kaj Couture,[19] kaj estas unu el nur du pentraĵoj de la unua jardeko de ŝia kariero, kiu povas hodiaŭ dokumentiĝi[20]

La Francaj artaj rondoj estis en proceso de ŝanĝo, dum radikalak artistoj kiel Courbet kaj Manet provis disrompiĝi de akceptata Akademia tradicio, kaj la Impresionismuloj estis en siaj formiĝaj jaroj. La amiko de Cassatt, Eliza Haldeman, leterumis hejmen, ke "artistoj lasas la Akademian stilon, kaj ĉiu serĉas novan vojon, konsekvence ĉio nun troviĝas Ĥaosa".[21] Cassatt, tamen, daŭre la laboris laŭ la tradicia maniero, kaj submetis verkojn al la Salono dum pli ol dek jaroj, kun pliiĝanta ĉagreno.

Kiam ŝi revenis al Usono malfrue en la somero de 1870, dum la komenco de la Francia-Prusia Milito, Cassatt loĝis kun sia familio en Altoona, Pensilvanio. Ŝia patro daŭre kontraŭstaris la elektatan de ŝi profesion. Li pagis por ŝiaj bazaj bezonoj, sed ne por ŝiaj broŝoj, farboj, kanvaso, ktp.[22] Ŝi trovis lokon por du el ŝiaj pentraĵoj ĉe Novjorka galerio, kaj trovis multajn ŝatantojn sed neniun aĉetanton. Ŝi konsterniĝis pro la manko de pentraĵoj por studi dum ŝi restis ĉe ŝia somera loĝejo. Cassatt eĉ konsideris forlasi arton, ĉar ŝi volis sendependiĝi. Ŝi skribis en letero dum julio 1871, "Mi rezignis pri mia laborejo, kaj disŝiris la portreton de mia patro, kaj ne tuŝis penikon dum ses semajnoj, kaj neniam plu faros ĝis kiam mi vidas iun eblecon por reveni al Eŭropon. Mi tre multe volas iri okcidenten venont-aŭtune, kaj akiri iun postenon, sed mi ne decidis, kien.[23]

Cassatt vojaĝis al Ĉikago por vidi, kion ŝi povus fari tie, sed perdis kelkajn el ŝiaj fruaj pentraĵoj dum la Granda Ĉikaga Fajro de 1871.[24] Ne longe post tio, ŝiaj verkoj kaptis la atenton de la ĉefepiskopo de Pittsburgh, kiu mendis de ŝi du kopiojn de verkoj de Correggio en Parmo, Italio, kaj antaŭpagis ŝin sufiĉan monon por pagi la vojaĝ-kostojn kaj parton el la loĝ-kostoj. Entusiasmiĝite, ŝi skribis, "Ho, kiom avidega mi estas por komenci la laboron, miaj fingroj preskaŭ jukas kaj miaj okuloj larmpleniĝas pro la volo vidi belan bildon denove. [25] Kune kun Emily Sartain, kamerada artisto de alte-respektata familio de Filadelfio, Cassatt ekvojaĝis Eŭropen denove.

Impresionismo[redakti | redakti fonton]

Tea (Teo-trinkado) de Mary Cassatt, 1880, oleo sur kanvaso, 25½ × 36¼ in., Belarta Muzeo (Boston)

Kelkaj monatoj post ŝia reveno al eŭropo en la aŭtuno de 1871, la eblecoj por Cassatt pliboniĝis. Ŝia pentraĵo, Du Virinoj Ĵetantaj Florojn Dum Karnavalo estis bone ricevita ĉe la Salono de 1872, kaj aĉetiĝis. Ŝi recevis multajn laŭdojn en Parmo, kaj ŝin subtenis kaj kuraĝigis la arta komonumo tie. La tuto de Parmo parolas pri Fraŭlino Cassatt kaj ŝia bildo, kaj ĉiu volas ŝin ekkoni".[26]

Post kiam ŝi finis la pentraĵon, komisiitan de la ĉefepiskopo, Cassatt vojaĝis al Madridon kaj Sevilon, kie ŝi pentris grupon da pentraĵoj pri Hispanaj temoj, inkluzive la Hispana Dancisto Portante Puncan Matilon (1873, en la Nacia Muzeo de Usona Arto, Smithsonian Institution). En 1874, ŝi decidis ekloĝi en Francio. Ŝia fratino Lydia kunpartis apartamenton kun ŝi. Cassatt malfermis studion en Parizo. La fratino de Louisa May Alcott, Abigail May Alcott, tiam estis art-studento en Parizo, kaj vizitis Cassatt-on.[4] Cassatt daŭre esprimis kritikojn kontraŭ la politikojn de la Salono kaj la konvencia gusto, kiu regis tie. Ŝi komentis senbride, kiel raportis Sartain, kiu skribis: "ŝi estas entute tro ĝenerale mallaŭda, malakceptas ĉiun modernan arton, malestimas la Salonajn bildojn de Cabanel,Bonnat, ĉiujn nomojn, kiujn ni kutimas alte taksi.[27]

Cassatt vidis, ke verkojn de inaj artistoj ofte malakceptis malestime, se al la artisto mankis amiko aŭ protektanto en la juĝantaro, kaj ŝi ne flirtis kun juĝistoj por gajni favoron.[28] Ŝia cinisismo kreskis post kiam unu el la du bildoj, kiujn ŝi submetis en 1875 rifuziĝis de la juĝntarof, nur por akceptiĝi la sekvantan jaron, post kiam ŝi malheligis la fonon. Ŝi kverelis kun Sartain, kiu opiniis Cassatt-on tro senbrida kaj mem-centrigita, kaj finfine ili disiĝis. Pro ŝia angoro kaj memkritikemo, Cassatt decidis, ke ŝi bezonis fari malpli da genraj pentraĵoj, kaj pli da pentraĵoj pri laŭmodaj temoj, por altiri mendojn de portretoj de Usonaj altranguloj eksterlandaj, sed tiu provo donis malmultan frukton je la komenco.[29]

En 1877, ambaŭ el ŝiaj pentraĵoj malakceptiĝis, kaj pro la unua fojo en sep jaroj ŝi prezentis neniun verkon ĉe la Salono.[30] Ĉe ĉi tiu malalta punkto en ŝia kariero, ŝi invitiĝis de Edgar Degas montri ŝiajn verkojn kun la Impressionistoj, grupo kiu komencis sian propran serion de sendependaj ekspozicioj en 1874 kun multe da fifamo. Al la Impresionistoj, (ankaŭ konataj kiel "Sendependuloj" kaj "Obstinuloj") mankis formala manifesto, utilis multajn stilojn kaj teknikojn, kaj pritraktis multajn temojn. Ili emis preferi plen-aeran pentradon kaj la almeto de vibra koloro en apartaj strekoj kun malmulta antaŭ-miksado, kiu permesas, ke la okulo merĝigu la rezultojn laŭ "impresionisma" maniero. La Impresionistoj estis ricevintaj la koleron de kritikuloj dum pluraj jaroj. Henry Bacon, amiko de la Cassatt-oj, opiniis, ke la Impresionismuloj estis tiom radikalaj, ke ili "malsaniĝis pro ia ĝis nun nekonata malsano de la okulo".[31] Ili jam havis unu inan membron, artisto Berthe Morisot, kiu iĝis la amiko kaj kolego de Cassatt.

Cassatt admiris Degas-on, kies paŝteloj faris ĉe ŝi fortan impresion kiam ŝi trovis ilin ĉe la mntro-fenestro de art-komercisto en 1875. "Mi kutimis iri kaj platigi mian nazon kontraŭ tiu fenestro kaj ensorbi ĉion, kion mi povis, de lia arto," ŝi poste memoris. "Ĝi ŝanĝis mian vivon. Mi vivis arton, tiam, kiel mi volis vidi ĝin." [32] Ŝi akceptis la inviton de Degas kun entuziasmo, kaj komencis prepari pentraĵojn por a venonta Impresionisma ekspozicio, kiun oni planis por 1878, kiu (post prokrastigo pro la Monda Ekspozicio) okazis je la 10a de Aprilo, 1879. Ŝi sentis sin komforta ĉe la Impresionistoj, kaj aliĝis ilian movadon entuziasme, deklarante: "Ni luktas senesperan batalon, kaj bezonas ĉiujn niajn fortojn".[33] Ne povante viziti la kafejojn kun ili sen altiri malfavoran atenton, ŝi renkintis ilin private kaj ĉe ekspozicioj. Ŝi nun deziris komercan sukceson vendante pentraĵojn al la kleraj Parizanoj, kiuj preferis la avangardon. Ŝia stilo gajnis novan spontanecon dum la du jaroj, kiuj intervenis. Antaŭe laboranta ĉefe ĉe studio, ŝi adoptis la praktikon, porti desegno-libron kun ŝi eksterdome kaj ĉe la teatro, kaj desegni la vidaĵojn, kiujn ŝi vidis.[34]

Summertime (Somertempo) de Mary Cassatt, c. 1894, oleo sur kanvaso, Terra Foundation for American Art, Chicago

En 1877, ŝia patro kaj patrino venis al Parizo por akompani Cassatt-on. Ili revenis kun ŝia ratino Lydia, kaj ili ĉiuj finfine kunpartis grandana apartamenton je la kvina etaĝo de 13, Avenuo Trudaine(48°52′54″N 2°20′41″O  /  48.8816°N, 2.3446°O / 48.8816; 2.3446 (Mary Cassatt)). Mary estimis ilian akompanon, ĉar nek ŝi nek Lydia edziniĝis. Mary decidis frue en sia vivo, ke edziĝo malkongruus kun ŝia kariero. Lydia, kiu ofte pentriĝis de sia fratino, suferis pro reokazantaj malsanoj, kaj ŝia morto en 1882 lasis Cassatt-on dum iom da tempo sen kapablo labori.[35]

La patro de Cassatt insistis, ke ŝia studio, farboj kaj iloj estu entute pagata el la vendo de ŝiaj pentraĵoj, kiuj estis ankoraŭ malmultaj. Ĉar ŝi timis devi pentri "potboligilojn" por gajni la vivrimedojn, Cassatt strebis produkti bonkvalitajn pentraĵojn por la venonta Impresionisma ekspozicio. Tri el ŝiaj plej sperte faritaj verkoj de 1878 estis Portrait of the Artist (Portreto de la Artisto - memporrtreto), Little Girl in a Blue Armchair (Malgranda Knabino en Blua Fotelo), kaj Reading Le Figaro (Leganta Le Figaro-on) (portreto de ŝia patrino.

Mary Cassatt, Woman Standing Holding a Fan (Virino Starante Tenante Ventumilon), 1878–79, (Amon Carter Museum of American Art)

Degas havis konsiderindan influon ĉe Cassatt. Ambaŭ estis ege eksperimentaj en ilia uzo de materialoj, provanta kalkfarbon kaj metalajn farbojn en pluraj verkoj, kiel Woman Stnding Holding a Fan (Virino Starante Tenante Ventumilon), 1878-79 (Amon Carter Museum of American Art).[36]

Ŝi fariĝis spertegaj pri la uzo de paŝteloj, kaj finfine kreis multajn el siaj plej gravaj verkoj per ĉi-tiu rimedo. Degas ankaŭ enkondukis ŝin al gravurado, pri kiu li estis konata majstro. La du laboris kune dum iom da tempo, kaj ŝia desegnado gajnis konsiderindan forton pri lia instruado. Li bildigis ŝin en serio da gravuraĵoj, kiu registris iliajn vojaĝojn al la Louvre. Ŝi alte taksis lian amikecon, sed lernis ne tro multon atendi de lia ŝanĝemo kaj facila agaciĝemo, post kiam li abrupte ĉesis prilabori projekton, pri kiu ili tiam kunlaboris, proponita ĵurnalo dediĉata al art-presaĵoj.[37] La klera kaj bone-vestita Degas, tiam kvardek kvin-jara, estis bonvena vespermanĝa gasto ĉe la loĝejo de la familio Cassatt, kaj ili estis samaj bonvenaj ĉe liaj vesperaj renkontiĝoj.[38]

La Impresionisma ekspozicio de 1879 estis la plej sukcesa ĝis tiam, malgraŭ la malĉeesto de Renoir, Sisley, Manet kaj Cézanne, kiuj plian fojon klopodis gajni akcepton ĉe la Salono. Per la klopodoj de Gustave Caillebotte, kiu organizis kaj finance subtenis la ekspozicion, ka grupo gajnis profiton kaj vendis multajn verkojn, malgraŭ ke la kritikado daŭris sen mildiĝe. La Revue des Deŭ Mondes (Revuo de la Du Mondoj) skribis, "S-ro Degas and S-rino Cassatt estas, tamen, la nuraj artistoj kiuj distingigas sin ... kaj kiuj oferas iun altiron kaj iun senkulpigon en la aroga ekspozicio de fenestro-ornamo kaj infaneca pentraĉo".[39]

Cassatt montris sep verkojn, inter ili Lydia in a Loge, Wearing a Pearl Necklace, (Woman in a Loge) (Lydia en Loĝio, Portanta Perlan Kolĉenon, (Virino En Loĝio)). Malgraŭ tio, ke kritikuloj diris, ke la koloj de Cassat estis tro brilaj, kaj ke ŝiaj portretoj estis tro fidelaj por estis flataj al la temoj, ŝiaj verkoj ne kritikegiĝis tiel, kel ka verkoj de Monet, kies vivkondiĉoj estis la plej malfacilaj el ĉiuj Impresionistoj je tiu tempo. Ŝi uzis sian parton el la profitoj por aĉeti verkon de Degas kaj verkon de Monet.[40] Ŝi partoprenis la sekvajn Impressionisman Ekspoziciojn en 1880 kaj 1881, kaj ŝi restis aktiva membro de la Impresionisma rondo ĝis 1886. En 1886, Cassatt provizis du pentraĵojn por la unua Impresionisma Ekspozicio en Usono, organizita de art-komercisto Paul Durand-Ruel. Ŝia amiko Louisine Elder edziniĝis kun Harry Havemeyer en 1883, kaj kun Cassatt kiel konsilanto, ka paro grandskale ekkolektis la verkojn de la Impresionistoj. Multo el ilia granda kolekto estas nun en la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko.<rev>Mathews 1994, p. 167</ref>

Cassatt ankaŭ faris plurajn portretojn de familianoj dum tiu periodo, el kiuj Portrait of Alexander Cassatt and His Son Robert Kelso (Portreto de Aleksandro Cassatt kaj Lia Filo Robert Kelso) (1885) estas unu el la plej alte taksataj. La stilo de Cassatt tiam evoluis, kaj ŝi foriris de Impresionismo al pli simpla, rekta maniero. Ŝi komencis montri ŝiajan verkojn ĉe Novjorkaj galerioj ankaŭe. Post 1886, Cassatt ne plu identigis sin kun iu ajn arta movado, kaj eksperimentis kun gamo da rimedoj.

Nova Virino[redakti | redakti fonton]

Reading “Le Figaro” (Leganta “Le Figaro-on” de Mary Cassatt (1878), Kolekto de S-ino. Eric de Spoelberch, Haverford, Pensilvanio

Mary Cassatt portretis la "Novan Virinon" de la 19a jarcento de la vidpunkto de la virino. Kiel ege sukcesa, bone instruata virina artisto kiu neniam edziniĝis, virinoj similaj al Cassatt, kiel ekzemple Ellen Day Hale, Elizabeth Coffin, Elizabeth Nourse kaj Cecilia Beaŭ—konsideriĝis kiel tipaj "Novaj Virinoj".[41] Ŝi "iniciatis la profundajn komencojn en la rekreado de la imago de la 'novaj' virinoj", kiuj fontis el la influo de ŝia inteligenta kaj agema patrino, Katherine Cassatt, kiu fidis je la edukado de virinoj por havi vastan scion kaj esti socie agemaj. Ŝi bildiĝis en Reading 'Le Figaro' (Leganta 'Le Figaro')(1878).[42]

Interrilato kun Edgar Degas[redakti | redakti fonton]

Edgar Degas, Mary Cassatt Seated, Holding Cards (Mary Cassatt Sidanta, Tenanta Kartojn), c. 1880-84, oleo sur kanvaso, 74 × 60 cm, National Portrait Gallery, Washington DC. NPG.84.34 Cassatt poste abomenis ĝin kaj skribis al ŝia komercisto, Paul Druand-Ruel en 1912 aŭ 1913 ke "Mi ne volas, ke oni sciu, ke mi pozis por ĝi."

Cassatt kaj Degas kunlaboris dum longa tempo. La du havis studiajn proksime unu al la alia, Cassatt ĉe(48°52′51″N 2°20′18″O  /  48.8808°N, 2.3384°O / 48.8808; 2.3384 (Mary Cassatt)), Degas ĉe 4, rue Frochot, (48°52′52″N 2°20′16″O  /  48.8811°N, 2.3377°O / 48.8811; 2.3377 (Mary Cassatt)),[43] distanco de malpli ol kvin minutoj da promenado, kaj Degas adoptis la kutimon, viziti la studion de Cassatt, oferi konsilojn, kaj helpi ilin akiri modelojn.[44]

Ili kunpartis multajn aferojn: ili kunpartis similajn gustojn en arto kaj literaturo, devenis de riĉaj prauloj, studis pentradon en italio, kaj ambaŭ estis sendependemaj, kaj neniam ediziĝis. La grado de intimeco inter ili estas neeble taksi nun, ĉar neniu letero restas, sed estas neverŝajna, ke ili estis en intima rilato, pro iliaj konservemaj sociaj medioj kaj fortaj moralaj principoj. Pluraj el la leteroj de Vincent van Gogh atestas al la seksa sinreservemo de Degas.[45] Degas enkondukis Cassatt-on al paŝteloj kaj gravurado, en ambaŭ el kiuj Cassatt tuj majstriĝis, dum Cassatt helpis Degas-on pri la vendado de siaj pentraĵojn kaj la promocianta lian reputacion en Usono. [46]

Ambaŭ konsideris sin figur-pentristoj, kaj la art-historiisto George Shackleford sugestas, ke ili influiĝis de la alvoko de la art-kritikisto Louis Edmond Duranty en lia flugfolio La Nova Pentrado por revivigo de figur-pentrado: "Ni lasu la stiligita homa korpo kiu traktiĝas kiel vazo. Tio, kion ni bezonas, estas la karakteriza moderna homo en liaj vestoj, meze de liaj sociaj ĉirkaŭaĵoj, ĉehejme aŭ en ekstere en la strato. [47][48]

Mary Cassatt, Self-Portrait (Mem-portreto), c. 1880, guaŝo kaj akvarelo super grafito sur papero, 32.7cm x 24.6cm, National Portrait Gallery, Washington DC. NPG.76.33

Post kiam la gepatroj kaj fratino Lydia de Cassatt kuniĝis kun ŝi en Parizo en 1877, Degass, Cassatt, kaj Lydia ofte videbliĝis ĉe la Louvre, kune studantaj art-verkojn. Degas faris du presaĵojn, notindaj pro ilia teknika progresemo, kiuj bildigas Cassatt-on ĉe la Louvre rigardantaj du art-verkojn, dum Lydia legas gvidlibron. Ĉi tiuj estis destinitaj por art-presaĵa ĵurnalo planita de Degas (kune kun Camille Pissarro kaj aliaj), kiu neniam estiĝis. Cassatt ofte pozis por Degas, notinde por lia ĉapelfarista serio, provanta ĉapelojn.

Ĉirkaŭ 1884 Degas faris portreton en oleoj de Cassatt, Mary Cassatt Seated, Holding Cards (Mary Cassatt Sidanta, Tenanta Kartojn. La kartoj estas plej eble vizit-kartojn, kiuj uziĝis de tiamaj artistoj kaj art-komercistoj por dokumenti siajn verkojn. Stephanie Strasnick sugestas, ke Degas uzis ilin kiel rimedo por montri Cassatt-on kiel kolego kaj artisto propramerite, malgraŭ ke Cassatt poste ekabomenis la portreton kaj vendigis ĝin.[49] Self-Portrait (Memportreto) de ĉ. 1880 de Cassatt montras ŝin portanta la saman ĉapelon kaj ĉemizon, kiu supozigas Griselda Pollock-on ke la du pentraĵoj fariĝis en kuna pentrado-sesio dum jaroj ĵus post ilia ekkono.[50]

Cassatt kaj Degas kunlaboris plej proksime dum la aŭtuno kaj vintro de 1879-80, dum Cassatt mastrumis sian art-presaĵa tekniko. Degas proprietis malgrandan presilon, kaj dum la tagoj ŝi laboris ĉe lia studio, uzante liajn ilojn kaj presilo, kaj dum la vespero ŝi faris studojn por la gravura plato de la sekva tago. Tamen, en Aprilo 1880, Degas subite sin eltiris el la presaĵa revuo, pri kiu ili kunlaboris, kaj sen lia subteno la projekto frakasiĝis. La fortiriĝo de Degas kolreigis Cassatt-on, kiu laboregis pri la preparo de presaĵo, In the Opera Box (En la Loĝio ĉe la Opero), en granda eldono de kvindek presaĵoj, sendube destinitaj al la revuo. Malgraŭ la amikaj sentoj de Cassatt por Degas daŭris ŝian tutan vivon, ŝi neniam plu kunlaboris kun li tiom proksime, kiel ŝi faris pri la presaĵ-revuo. Mathews atentigas, ke ŝi ĉesis fari teatrajn bildojn je ĉi tiu tempo. [51]

Degas klare esprimis siajn opiniojn, same kiel Cassatt.[52] Ili malkunsentis pri la Dreyfus-skandalo (frue en ŝia kariero, ŝi faris portreton de la art-kolektanto Moyse Dreyfus, parenco de la prijuĝata leŭtenanto ĉe la centro de la afero).[53][54] Inter la subtenantoj de Dreyfus estis Camille Pissarro, Claude Monet, Paul Signac kaj Mary Cassatt. Inter la kontraŭantoj de Dreyfus estis Edgar Degas, Paul Cézanne, Auguste Rodin kaj Pierre-Auguste Renoir.<[55] La kuna ekspozicio de Lousine Havermeyer en 1915 de la verkoj de Cassatt kaj Degas por subteni la virinan voĉdonrajton, kaj Cassatt esprimis kontenton pri la ironio de tio. Ŝi povis kaj amike ripeti la kontraŭvirinajn komentojn de Degas kaj forpuŝiĝi de ili. Dum li rigardis ŝian Two Women Picking Fruit (Du Virinoj Plukanta Frukton) je la unua fojo, li komentis, "Neniu virino rajtas desegni tiel".[56] Ek de la 1890, ilia interrilato notinde komerciĝis, kiel ĝenerale la rilatoj inter Cassatt kaj la Impresionisma Rondo; [57][58] tamen ili daŭre vizitis unu la alian ĝis la morto de Degas en 1917.[59]

Pli Malfrua Vivo[redakti | redakti fonton]

La Bano de la Infano (La Bano) de Mary Cassatt, 1893, oleo sur kanvaso, 39½ × 26 in., Arta Instituto de Ĉikago[60]

La popola reputacio de Cassatt baziĝas sur multnombra serio da zorge desegnitaj, tenere observitaj, sed plejparte nesentimentalaj pentraĵoj kaj presaĵoj pri la temo de la patrino kaj infano. La plej frua verko, kies dato estas konata, pri ĉi tiu temo estas la grifela gravuraĵo (sekpinta gravuraĵo) Gardner Tenata de Lia Patrino (presaĵo enskribata "Jan/88" estas en la Novjorka Publika Biblioteko,[61] kvankam ŝi pentris kelkajn pli fruajn verkojn pri la temo. Kelkajn el ĉi tiuj verkoj montras ŝiajn proprajn parencojn, amikojn, aŭ klientojn, tamen dum ŝiaj postaj jaroj ŝi ĝenerale utilis profesiajn modelojn en komponaĵoj kiuj ofte memorigas pri Itala-Renesancaj bildoj, kiuj montras la Madonon kaj Inanon. Post 1900, ŝi ĉefe pritraktis temojn de patrino kaj infano.[62]

La 1890-aj jaroj estis la plej multokupita kaj kreadoplena tempo. Ŝi konsiderinde maturiĝis, kaj iĝis pli diplomateca pri la esprimo de siaj opinioj. Ŝi ankaŭ fariĝis rol-modelon por junaj Usonaj artistoj, kiuj petis ŝian konsilon. Inter ili estis Lucy A. Bacon, kiun Cassatt prezentis al Camille Pissaro. Kvankam la Impresionisma grupo disiĝis, Cassatt daŭre interkomunikis kun kejlkajn el la membroj, ekzemple Renoir, Monet kaj Pissarro. [63]

Mary Cassatt, Patrino kaj Infano Antaŭ Lageto, ca. 1898. grifela gravuraĵo kaj akvatinto sur krad-ŝablona papero, Broklina Muzeo

En 1891, ŝi montris serion da ege originalaj koloritaj grifelaj kaj akvatintaj presaĵoj, inkluzive Virino Sin Bananta kaj La Frizaĵo, insipiritaj de la Japanaj mastroj, kies verkoj montriĝis en Parizo je la antaŭa jaro. Cassatt-on altiris la simpleco kaj lkareco de Japana dezajno, kaj la lerta uzo de unukoloraj formoj. Ŝi uzus ĉefe helajn, delikatajn, palajn kolorojn, kaj evitis nigron ("malpermesata" koloro laŭ la Impresionistoj). Adelyn D. Breeskin, la plej elstara historiisto pri Cassatt, kiu verkis du katalogojn de ŝiaj verkoj, notigas, ke ĉi tiuj koloritaj presaĵoj "nun staras keiel ŝia plej originala kontribuo ... aldonante novan ĉapitron al la historio de grafikaj artoj ... teknike, kiel koloraj presaĵoj, oni neniam ilin superis."[64]

Sub la Kaŝtanarbo by Mary Cassatt, 1898, grifela gravuraĵo kaj akvatinto, 19 x 15.4 in., Belarta Muzeo (Houston), Usono.

Ankaŭ en 1891, Ĉikaga negociistino Bertha Palmer mendis de Cassatt 12-futa x 58-futa murpentraĵon pri "Moderna Virino" por la Virina Konstruaĵo por la Mond Kolumba Ekspozicio, kiu okazos en 1893. Cassatt finis la projekton dum a sekvaj tri jaroj, dum ŝi vivis en Francio kun sia patrino. La murpentraĵo planiĝis kiel triptiko. La centra temo portis la titolon, Juna Virino Rikoltas la Fruktojn de Scio aŭ Scienco, kaj la dekstra panelo Artoj, Muziko, Danco. La murpentraĵo montras komunumon da virinoj aparte de iliaj rilatoj al viroj, kiel sendependaj, spertaj homoj. Palmer estimis Cassatt-on usona trezoro, kaj konsideris ŝin la plej tauga por pentri muralon ĉe ekspozicio, kiu tiom tirus la atenton de la mondo al la stato de virinoj.[65] Bedaŭrinde, la murpentraĵo detruiĝis post la fino de la ekspozicio, kiam oni malkonstruis la konstruaĵon. Cassatt faris plurajn skizojn kaj pentraĵojn pri similaj temoj, al tiuj en la murpentraĵo, do estas eble vidi, kiel ŝi elvolvis tiujn ideojn kaj imagojn.[66] Cassatt ankaŭ montris aliajn pentraĵojn ĉe la Ekspozicio.

Famaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

References[redakti | redakti fonton]

  1. Geffroy, Gustave (1894), "Histoire de l'Impressionnisme", La Vie artistique: 268 .
  2. 2,0 2,1 ROBERTS, Norma J.. (1988). The American Collections. Columbus: Columbus Museum of Art. ISBN 978-0-918881-20-5. 
  3. Pollock, Griselda (1998). "Mary Cassatt: Painter of Women and Children". In Milroy, Elizabeth; Doezema, Marianne. Reading American Art. New Haven. ISBN 978-0-300-07348-5., p. 280
  4. 4,0 4,1 4,2 RUBINSTEIN, Charlotte Streifer. (1982). American women artists : from early Indian times to the present. Boston, Mass. u.a.: Hall u.a.. ISBN 0816185352. 
  5. Pollock 1998, pp. 281–82
  6. Havemeyer, Louisine (1961). Sixteen to sixty: memoirs of a collector. New York: Priv. Print. for the family of Mrs. H.O. Havemeyer and the Metropolitan Museum of Art. p. 272.
  7. Mathews, Nancy Mowll (1998). Mary Cassatt: A Life. New Haven: Yale University Press. ISBN 978-0-585-36794-1, p.3
  8. PERLMAN, Bennard B.. (1991). Robert Henri: His Life and Art. New York: Dover Publications. ISBN 978-0-486-26722-7. 
  9. Mathews 1998, p. 11
  10. McKown 1972, pp.10–12
  11. Mathews 1998, p.15
  12. Mathews 1994, p.18
  13. McKown 1972, p.16
  14. Mathews 1994,p. 29
  15. Mathews 1994, p. 31
  16. Mathews 1994, p. 31
  17. Mathews 1994, p. 32
  18. Mathews 1994, p. 54
  19. Mathews 1998, p. 47
  20. Mathews 1998, p. 54
  21. Mathews 1994, p. 32
  22. Mathews 1998, p. 75
  23. Mathews 1994, p. 74
  24. McKown 1972, p.36
  25. Mathews 1994, p. 76
  26. Mathews 1994, p.79
  27. Mathews 1994, p. 87
  28. Mathews 1998, pp. 104–105
  29. Mathews 1994, p. 96
  30. Mathews 1998, p. 100
  31. Mathews 1994, p. 107
  32. Mathews 1998, p. 114
  33. Mathews 1994, p. 118
  34. Mathews 1994, p. 125
  35. Mathews 1998, p. 163
  36. Jones, Kimberly A.. (2014). Degas Cassatt. National Gallery of Art, Washington, 122. 
  37. Mathews 1994, pp. 146-50
  38. Mathews pp. 128-31, 147
  39. McKown 1972, p. 73
  40. McKown 1972, pp. 72–73
  41. Holly Pyne Connor; Newark Museum; Frick Art & Historical Center. Off the Pedestal: New Women in the Art of Homer, Chase, and Sargent. Rutgers University Press; 2006. ISBN 978-0-8135-3697-2. p. 25.
  42. New Perspectives on Illustration: Gibson and Cassatt: Depicting the New Woman by Seo Kim. Norman Rockwell Museum. Retrieved March 18, 2014.
  43. Barter pp. 354-5 "Mary Cassatt's Paris" (map)
  44. Mathews, p. 125
  45. To Theo van Gogh. Arles, Friday, 4 May 1888. Vincent van Gogh: The Letters. Van Gogh Museum.
  46. Bullard, p. 14
  47. Duranty 1876
  48. http://books.google.com/books?id=AcdBAQAAQBAJ
  49. Strasnick, Stephanie. Degas and Cassatt: The Untold Story of Their Artistic Friendship. ARTnews. Arkivita el la originalo je 28 March 2014.
  50. Pollock 1998, p. 118
  51. Mathews, p. 149
  52. Mathews p. 149
  53. Mathhews 1994, p. 275
  54. Shackelford, p. 137
  55. Meiseler, Stanley. History's new verdict on the Dreyfus case. Los Angeles Times (9 July 2006). Arkivita el la originalo je 23 December 2013.
  56. Mathews, pp. 303, 308
  57. Shackelford, p. 137
  58. Mathews, pp. 189-90
  59. Mathews, pp. 312-3
  60. "The Child's Bath". Arta Instituto de Ĉikago. Alirita April 9, 2012.
  61. Mathews 1998, p. 182 kaj noto ĉe p. 346
  62. Kloss 1985, p. 106
  63. McKown 1972, p. 155
  64. McKown 1972, pp. 124–126
  65. LUNARDINI, Christine A.. (1997). What every American Should Know About Women's History. Holbrook, Mass.: Adams Media Corporation. ISBN 978-1-55850-687-9. 
  66. Mary Cassatt's Lost Mural and Other Exhibits at the 1893 Exposition by K. L. Nichols