Jean-Baptiste Camille Corot
Jean-Baptiste Camille Corot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jean-Baptiste Camille Corot |
Naskiĝo | 16-an de julio 1796 en Parizo |
Morto | 22-an de februaro 1875 (78-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | Stomaka kancero |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 24 Grave of Corot (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Pierre-Corneille (en) (1807–1812) Académie Suisse (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto konstrua desegnisto gravuristo fotisto vidartisto |
Verkoj | Nymphs and Fawns |
Jean-Baptiste Camille COROT, (naskiĝinta la 28-an de julio 1796 en Parizo, mortinta samloke la 23-an de februaro 1875) estis franca pentristo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Corot unue frekventis la gimnazion en Rouen antaŭ ol ekdeĵori en librovendejo. Li forlasis tiun ĉi postenon en 1822 por dediĉi sin al la artoj. Post la trejnado ĉe Michallon kaj V. Bertin li iris en 1826 al Italujo kaj montris en 1827 bildon pri "pejzaĝo apud Nemi" en la Pariza Salonego. Sed lia vera talento evidentiĝis kiam li komencis trairi la pejzaĝojn francajn por aŭskulti ĉiujn eldirojn de la naturo kaj duone reprodukti ilin. Je la komenciĝo de la 1850-aj jaroj lia propra naturesplormetodo ekfloris. Ĉesis la malatento pri liaj verkoj kaj venis aplaŭdegoj kaj de aliaj artistoj kaj de la publiko.
Verkista graveco
[redakti | redakti fonton]La koncepto de Corot estis ĉefe lirika kaj sentema: li ne elektis la motivojn por krei kiel eble plej fidelan imagon sed por plenumi ilin per diversaj etosoj. Do li ne ŝatis krei "belajn vidojn/aspektojn" sed preferis simplajn aferojn, etajn naturmediajn eltiraĵojn (ofte enloĝitajn de nimfoj). Kampetoj, lagetoj, arbaroj sufiĉis por tiri elaspekte trankvilon solenan, lumon arĝentan, moviĝon de vento. Li solvis diversajn formojn de naturfenomenoj en siajn partojn kaj ĉirkaŭdonis ilin grize. Tio griza mildigis troajn kontrastojn kaj durecojn. Malgraŭ poetaj ĝeneralaj impresoj kelkaj verkoj restis tro skizaj. Kvazaŭ ĉiuj francaj muzeoj posedas verkojn de li. Corot apartenis al la mastroj de la t.n. "Paysage intime"-movado.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 295, kio legeblas tie ĉi interrete.