Orienta Bloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orienta bloko)
Rumanio kaj Albanio bildiĝas pli hele, ĉar ili nur dum iom da jaroj apartenis al la Orienta Bloko.
Mapo de la politikaj blokoj en Eŭropo dum la Malvarma Milito

Orienta Bloko estis la nomo por socialisma-aŭtoritate gvidita grupo da ŝtatoj sub gvido de Sovetunio inter la jaroj 1947 kaj 1989. La Orienta Bloko ampleksis la membroŝtatojn de la armea Varsovia Kontrakto.

La termino kreiĝis en la parlamente demokratiaj ŝtatoj de okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, kiuj kontraste nomeblas Okcidenta Bloko. Ambaŭ "bloko"-nomoj respegulas la komprenon de la interŝtata konflikto dum la Malvarma Milito. Laŭ tiu kompreno oni vidis la Sovetunion kaj siajn satelitajn ŝtatojn kiel unueca bloko, kiu en ĉiuj decidaj temaroj havis unuecan politikon, kiu baziĝis sur la ideoj de la nacie reganta komunisma partio, respektive baziĝis sur la malsame forta dependeco de la unuopaj naciaj komunismaj registaroj de la gvidado de la komunisma partio de la Sovetunio.

La bloko ampleksis la ŝtatojn Sovetunio, Pollando, GDR, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Bulgario, dum iom da jaroj aldone ankaŭ Rumanio kaj Albanio. Erare oni en la okcidentaj ŝtatoj ofte al la bloko ankaŭ alkalkulis la komunisman Jugoslavion, kvankam ĝi neniam apartenis al la membroŝtatoj de la Varsovia Pakto; la jugoslavia ŝtata prezidento Josip Broz Tito kontraŭe estis inter la kunfondintoj de la movado de senblokaj ŝtatoj.


"Dua Mondo"[redakti | redakti fonton]

Mongolio, Popola Respubliko de Ĉinio, Nord-Koreio, Nord-Vjetnamo, Laoso, Kamboĝo kaj Demokratia Popola Respubliko Jemeno bildiĝis pli hele, ĉar ili nur origine apartenis al la Orienta Bloko. Kubo, la Popola Respubliko Kongo, Angolo kaj Etiopio nur kalkuliĝis parto de la "Dua Mondo", sen ke ili situus aparte "oriente" de la "okcidentaj landoj".

Kontraste al la terminoj "Unua mondo", la frue industriiĝintaj kaj pli-malpli kapitalismaj ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo, Ameriko, iusence Arabio, krome Sud-Afriko, Aŭstralio, Nov-Zelando, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj la "Tria mondo", esence la AKP-ŝtatoj de Afriko, Karibio kaj la Pacifika regiono, la komunismaj ŝtatoj de la mondo dum la malvarma milito nomiĝis "Dua mondo". Al tiuj ŝtatoj krom la Orienta Bloko de Eŭropo alkalkuliĝis parte aŭ dumtempe ankaŭ la sekvaj ekstereŭropaj ŝtatoj: Mongolio, Kubo kaj Afganio, en pli vasta senco ankaŭ Popola Respubliko de Ĉinio, Nord-Koreio, Nord-Vjetnamo (de 1976 Vjetnamo), Laoso kaj Kamboĝo.

Ankaŭ iuj arabaj kaj afrikaj ŝtatoj kiel Demokratia Popola Respubliko Jemeno, Respubliko Kongo, Angolo kaj Etiopio dumtempe alkalkuliĝis al tiu bloko, ĉar ankaŭ ĉi-tie ekzistis reĝimoj forte subtenataj de Sovetunio. Dum pli postaj jaroj de la 20-a jarcento la politiko de tiuj socialismaj ŝtatoj pli kaj pli sendependiĝis de Sovetunio aŭ deviis malferme de la sovetunia politika direktiĝo.

Novaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Post la disfalo de komunismo kaj disiĝo de Sovetunio kaj Jugoslavio post 1991 plej parto de la ĵus kreitaj ŝtatoj en la mondo aperis kiel eksaj partoj de tiuj du ŝtatoj. Tiele kreiĝis en tiu jaro el la partoj de Sovetunio ŝtatoj kiel Estonio, Latvio, Litovio, Rusio, Kartvelio, Azerbajĝano, Turkmenio, Uzbekio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Ukrainio, Moldavio kaj Belarusio. El Jugoslavio -sendepende de ĉu ĝi estis aŭ ne parto de la Orienta Bloko- eliris Slovenio kaj Kroatio ankaŭ en 1991, Makedonio en 1993, Bosnio-Hercegovino en 1995, Montenegro kaj Serbio en 2006 kaj laste Kosovo laŭ polemika situacio en 2008. Krome ankaŭ el eksorientbloka ŝtato aperis Ĉeĥio kaj Slovakio en 1993. Nur Namibio (1990), Eritreo (1993) kaj Orienta Timoro (2002) naskigixs sen rekta rilato al la Orienta Bloko kaj ties procezo de disfalo, sed al la fino de la procezo de malkoloniigo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la artikolojn pri