Saltu al enhavo

Helmut Klünder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Klünder
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1948 (1948-07-04)
Morto 16-an de junio 2022 (2022-06-16) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Elisabeth Klünder Redakti la valoron en Wikidata
Infano N. Klünder Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1948–)
matematikisto
informadikisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Helmut KLÜNDER (naskiĝis la 4-an de julio 1948, forpasis la 16-an de junio 2022)[1] estis germana esperantisto, vivinta en la urbo Steinfurt. Li naskiĝis en esperantlingva familio; lia avo lernis Esperanton jam en 1908 kaj lia patrino - same kiel li - estas denaska esperantisto.

Ek de sia 18-a vivjaro li aktivis en Germana Esperanto-Junularo (GEJ), kiam li elektiĝis "Distrikta Delegito", do "parlamentano" de GEJ. Jarfine de 1969 li elektiĝis vicprezidanto de GEJ. Kiam la elektita prezidanto de GEJ post 4 semajnoj demisiis, li transprenis la prezidantecon. Paske de 1970 li eniris la estraron de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kie li dum 7 jaroj reprezentis la junularan organizaĵon. Helmut Klünder restis prezidanto de GEJ ĝis la jarfino de 1974. Dum la lasta jaro de la prezidanteco (1974) okazis la Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Münster. Helmut Klünder estis komitatano de TEJO de 1970 ĝis 1978.

Li restis post la fino de sia aktivado en GEJ en diversaj funkcioj en la estraro de GEA. De 1983 ĝis 1989 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). En tiu periodo li draste simpligis la statuton kaj enkondukis la membroadministradon per komputilo surbaze de datumbaza sistemo, kiun verkis d-ro Rudolf Fischer.

Dum lia prezidanteco survojiĝis sukcesa Esperanto-renkontiĝo: Printempa Semajno Internacia (PSI) (ek de 1985). IF komenciĝis kadre de la Internacia Seminario de GEJ kiel titolo por kelkaj programeroj por mezaĝuloj, trifoje ek de 1979/80. Post kelkjara paŭzo jarfine de 1987 estiĝis memstara aranĝo sub la nomo "IF", kiun ĉeforganizis Hans-Dieter Platz), komence komisie de GEA.

En la aĝo de 41 jaroj li post 19-jara estraraneco en GEJ kaj GEA retiriĝis el ĉiuj funkcioj de GEA por transdoni la laboron al pli junaj personoj. De 1999 li kunlaboris en la organiza teamo de PSI. En 2011 li elektiĝis honora membro de Germana Esperanto-Asocio.

Li estis edzo de Elisabeth Klünder (forpasinta en 2002). Ilia komuna infano N. Klünder estas denaska Esperanto-parolanto, same kiel Helmut Klünder mem kaj lia patrino (la unua esperantisto en la familio estis la avo). Memore al sia edzino li fondis la Elisabeth Klünder Fondaĵon ("Elisabeth Klünder Stiftung").

Laŭ profesio, Helmut Klünder estis matematikisto kaj informadikisto. Post la studado ĉe la universitato en Münster li laboris tie en interdisciplina (ekonomio/ekologio/geografio) esplorinstituto ĝis 1982, tiam dungiĝis kiel ĉefprogramisto en diversaj entreprenoj. Ekde 1995 li laboris memstare en diversaj entreprenoj kiel programisto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:
Peter Kühneldecembro 1970 - decembro 1974Ulrich Brandenburg
Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Elsbeth Bormann1983 - 1989Wolfgang Schwanzer